russtaglibro
[plej lastatempaj russmesaĝoj]
[kalendarovidaĵo]
[amikovidaĵo]
[russinformo]
[AMERICAblog] [Ted Rall]
[This Modern World] [BoardGameGeek.com] [lernu.net]
[ << Pli fruaj 20 ]
| Tue, 2012-05-22 | | 15:34 |
5 Rompitaj Kameraoj
olivajn arbojn elterigi militajn murojn plilongigi kaj senesperon plu instigi loĝantojn milde ne kontakti loĝantojn malhumane trakti kaj la loĝejojn plu kompakti taĉmento post taĉment' kruela tereno sabla sanga ŝtela jen politiko israela http://www.imdb.com/title/tt2125423/Forta filmo de palestina amatora filmisto pri kelkaj jaroj da kruelado kaj maljusteco fare de la israela armeo. Powerful film by an amateur Palestinian filmmaker about several years of cruelty and injustice by the Israeli army. | | 15:04 |
Urbigita
Diversaj urbegoj planitaj per novaj ideoj hezitaj por helpi al homoj aŭ belo de domoj aŭ nur pro la celoj profitaj. http://www.imdb.com/title/tt1701976/Tre spektinda dokumenta filmo pri urba planado! Very worthwhile documentary about urban planning! | | Thu, 2012-04-26 | | 10:53 |
Manuskripto trovita en Zaragozo
historioj en pliaj historioj en historioj en... http://www.imdb.com/title/tt0059643/Antaŭ multaj jaroj mi spektis tiun klasikan misteran sonĝecan filmon (poste eĉ ne memorante, ke ĝi estis en la pola!). Antaŭ kelkaj jaroj mi hazarde trovis, aĉetis, kaj kun ĝuo legis anglan tradukon de la originala romano de Jan Potocki. La historio iom inspiris mian lastnovembran NaNoWriMo-romanon. Lastatempe ekestis okazo spekti ĝin ree kun Anna, kadre de senpaga serio "Pola kino por eksterlandanoj", eĉ kun interesa postfilma diskuto. Estis plaĉege spekti ĝin ree, kaj ni ambaŭ ĝuis ĝin. (Kaj estis plaĉe, ke mi tuj rekonis la aktoron Zbigniew Cybulski.) I saw this classic mysterious dreamlike film many years ago (and later didn't even remember that it was Polish!). A few years ago by chance I found and bought and enjoyed reading an English translation of the novel by Jan Potocki. The story was a bit of an inspiration for my last NaNoWriMo novel last November. Recently Anna and I got the chance to see the film in a series of "Polish film for foreigners", also with an interesting discussion after the film. It was great to see it again, and we both enjoyed it. (And I was pleased that I immediately recognized the actor Zbigniew Cybulski.) | | Tue, 2012-02-21 | | 10:07 |
La Artisto
Afabla aktoro talenta sukcesas en kino silenta. Kun ŝanĝ' en teĥniko estiĝas paniko pro lia vivŝanĝ' fundamenta. http://www.imdb.com/title/tt1655442/Mi amas malnovajn silentajn filmojn. Ĉi tiu ĝuinda ĉarma moderna silenta filmo amuze kaptas la etoson de la fruperiodaj filmoj. | | Sun, 2012-02-05 | | 21:12 |
Buĉado
stereotipaj frenezaj kverelantaj karikaturoj http://www.imdb.com/title/tt1692486/Estis evidente al mi laŭ la reklamo-filmo, ke temus pri kliŝaj farsaj karikaturoj, tamen Anna kaj ŝia patrino volis spekti ĝin, do ni spektis. Koincide, ĝi baziĝas sur teatraĵo de Jasmina Reza, de kiu mi legis alian (pli bonan, laŭ mi) teatraĵon "Arto" en Esperanto lastatempe danke al la KromKancerKliniko! | | Tue, 2012-01-17 | | 13:32 |
la skafandro kaj la papilio
kapablo movi nur maldekstran okulon tute ŝanĝas vin http://www.imdb.com/title/tt0401383/Tre interesa intensa kortuŝa bona bela filmo pri paralizito, baze de reala kazo. (Tamen se mi estus en tiu situacio, mi proponus mors-kodon...) PS: En la pasintaj kelkaj monatoj spektis kelkajn filmojn sed ne poemumis pri ili, inkluzive: La Universala Lingvo Atako de la lunaj zombioj Noktomezo en Parizo En mallumo Tero (1930 silenta filmo) | | Wed, 2011-11-30 | | 17:21 |
NaNoWriMo finita
Mi finis mian duan novembran NaNoWriMo-romanon (antaŭ jaro mi ankaŭ ekzerce verkis romanon dum novembro). Estis interese kompari la du spertojn. Mi provis alian stilon (epistolan / rakontoj en rakontoj) ĉi-foje, kiu ŝajnis pli malfacila. Tamen amuze, kaj ne nur pro tio, ke same kiel antaŭ jaro mi verkis la romanon en Esperanto! Nun mia cerbo lacas. Dankon al Anna pro multe da kuraĝigado kaj subtenado! Do NaNoWriMo estas amuza eksperimento, kiun mi rekomendas. http://nanowrimo.orgI finished my second November NaNoWriMo novel (a year ago I also wrote a novel as an exercise in November). It was interesting to compare the two experiences. I tried a different style (epistolary / stories within stories) this time, which seemed harder. But fun, and not only because just like a year ago, I wrote the novel in Esperanto! Now my brain is tired. Thanks to Anna for lots of encouragement and support! So NaNoWriMo is a fun experiment which I recommend. | | Tue, 2011-11-01 | | 16:26 |
| | Sun, 2011-10-16 | | 14:03 |
| | Tue, 2011-10-04 | | 09:28 |
| | Sun, 2011-09-11 | | 18:35 |
Anna kuris maratonon!
De marto Anna partoprenis trejnadon por prepari sin kuri maratonon. (Dum nia junia vojaĝo ŝi kuris duonmaratonon en Portlando, Oregono.) Jen fine venis la granda tago hodiaŭ: kelkmil kurantoj en nekutima varma tago kun malmulta ombro, kio malhelpis ĉiujn kurantojn. Multaj homoj havis sanproblemojn kaj mi vidis dekojn da ambulancoj rapidantaj. Sed ŝi finis sukcese (en 4:44, eĉ preterpasante sian 21-jaraĝan nevon lastminute) kaj mi estas imponita. :) Since March Anna's been in a training group to prepare to run a marathon. (During our June trip she ran a half marathon in Portland, Oregon.) So today was finally the big day: several thousand runners in an unusually warm day with very little shade, which slowed down all runners. Many people had health problems and I saw dozens of rushing ambulances. But she finished successfully (in 4:44, even passing her 21-year-old nephew at the last moment) and I am impressed. :) | | Thu, 2011-09-01 | | 13:20 |
Why I burned out on game software development years ago
I think this person's anecdote sums it up nicely: http://trenchescomic.com/tales/post/hold-all-applause-until-the-endThat's even worse than the work where we had several months of mandatory 90-hour weeks, and our 50 extra work-hours each week were compensated by buying our lunches. ---------- Mi ĵus legis anekdoton, kiu memorigis min, kial mi ĉesis labori en la komputilluda industrio... Resumo de la anekdoto: En la 1990aj jaroj mi kaj miaj kolegoj laboris longajn horojn dum testado de iu ludo. Nia ĉefo, kun malgranda buĝeto sed multaj ideoj, elpensis bonegan planon por inspiri nin labori.
En ĉambro estis tabulo kun ĉies nomoj, kaj apud ĉiu nomo estis tage ĝisdatigita indiko de la tuta nombro da horoj da nepagita ekstra tempo laborita por la projekto.
Kiam iu atingis 100 horojn de nepagita laboro, li envenis kaj donis aplaŭdon. Tio eĉ pli aĉas ol la laboro, kie ni devis labori 90-horajn semajnojn dum kelkaj monatoj, kaj nia sola rekompenco por 50 ekstraj laborhoroj semajne estis senpagaj tagmanĝoj. | | Fri, 2011-08-26 | | 11:32 |
9: Rekonstrukcja
Nin kaperis strangaj viroj. Blindigite ni ne vidis en la aŭto dum la iroj. Certe ili fiinsidis. Post alveno niaj miroj daŭris plu kaj ne sin bridis. Ĉar post instrukciaj diroj ni en aĉa ĉambro sidis. Ni mem estis naŭ viktimoj. Venis policana paro kaj diskutis pri la krimoj. Sed subite nova faro: ŝokaj krioj, sangaj timoj - kreskis plu la viktimaro... --- Nia dua sperto kun la trupo Ad Spectatores estis pli eksperimenta: teatraĵo por maksimume 9 spektantoj, kiuj kunvenis en drinkejo. Ne antaŭsciate de ni, oni blindigis nin per nigraj tolostrioj kaj veturigis nin al nekonata loko tiam gvidis nin palpe en dezertan fabrikecan brikan ĉambraĉon. Tie ni rolis kadavrojn dum du detektivoj esploris la misterajn murdojn. Okazis surpriza ŝoka finaĵo... Ni ĝuis ĝin (kvankam mi malpli bone komprenis la parolon, tamen la etoso kaj timigaj efektoj sukcesas trapasi lingvajn barojn...) Malofte oni sentas tian rektan timan senton dum teatraĵo! --- Our second experience with the Ad Spectatores theater trouoe was more experimental: a play for at most 9 spectators, who assembled in a pub. Not known in advance by us, they blindfolded us with black cloth strips and drove us to an unknown location then guided us by feel into a deserted dirty industrial brick room. There we played corpses while two detectives investigated the mysterious murders. There was a surprise shock ending... We enjoyed it (although I understood the speech worse, the atmosphere and scary effects nonetheless successfully break the language barrier...) One rarely feels such a direct sense of fear in a play! | | Thu, 2011-08-25 | | 12:09 |
Ĉu tondrego rompis glason?!
Dum la nokto daŭris severe forta tondrado kun iuj vere laŭtaj tondreksplodoj. Ĉi-matene mi rimarkis frakasolinion ĉirkaŭ duono de la rando de glaso plena de akvo sur la tablo. Mi tuŝis ĝin, kaj duoncirklo de vitro forfalis de la glaso! Ŝajne ĝi tiel rompiĝis dum la nokto... ĉu pro la laŭtega tondro? Strange! There was really severe loud thunder through the night with some really loud thunderclaps. This morning I noticed a crack around half the edge of a glass of water on the table. I touched it, and a half-circle of glass fell away! Seemingly it broke that way during night... from the loud thunder? Strange! | | Tue, 2011-08-16 | | 09:56 |
Rise of the Planet of the Apes
Ribelas ŝatinda simio tre lerta pro homa ĥemio. Jen nova posedo de nia planedo. Ne nia - ilia premio. http://www.imdb.com/title/tt1318514/Bona "somera filmo" pli inteligenta kaj interesa ol tipa somera filmo. Temas pri bestaj rajtoj, danĝeroj kaj moralo de farmacia esplorado kaj grandaj kompanioj, homa krueleco, ktp. Ĝi ankaŭ konsidereblas kiel rerakonto de Frankenstein. Good summer film, smarter and more interesting than a typical summer film. It deals with animal rights, dangers and morality of pharmaceutical research and big business, human cruelty, etc. It's also viewable as a retelling of Frankenstein. | | Sat, 2011-08-13 | | 13:39 |
"Zabójstwo przy Rue Morgue"
Aktoroj diboĉas enrole, putino ŝakludas petole, kaj jen alkohole simi-kapriole solviĝas la krimo strangole. http://www.adspectatores.art.plhttp://www.youtube.com/watch?v=dchynWiuwzMStrange, ke ni neniam antaŭe iris al spektaklo de Ad Spectatores. Ĉi tiu bonega amuza absurda meta-rakonto baze de la fama detektiva novelo de Edgar Allan Poe tre amuzis nin. 19-a jarcento, aktor-detektivoj, putinoj (unu dormanta kaj unu ŝakludanta), diversaj alkoholoj, murdo-mistero por solvi, viva bluso... Strange that we had never before gone to a play by Ad Spectatores. This excellent fun absurd meta-story based on the famous detective story by Edgar Allan Poe greatly amused us. 19th century, actor-detectives, whores (one sleeping and one chess-playing), diverse alcohols, a murder mystery to solve, live blues... | | Wed, 2011-08-03 | | 11:18 |
Kopenhaga UK
Ni ĝuis la UK en Kopenhago - plaĉa urbo, kvankam multekosta. La UK mem estis sufiĉe kutima kun diversaj bonaĵoj. Estis 1458 aliĝintoj. Christiania memorigis iomete pri Flipside / Burning Man - hipieca, drogoj, anarĥieca, sed temas pri konstanta loĝado kun multaj vizitantaj turistoj. La ĉefa artmuzeo estis bona, kun ekspozicio de lignogravuraĵoj kaj ateliero por mem fari proprajn lignogravuraĵojn! Mi tre ĝuis tion. La norvega terorisma atako okazi baldaŭ post nia alveno kaj stampis la semajnon diversmaniere, ekzemple ni vidis longan procesion de multaj diversaj homoj kun floroj urbcentre unu vesperon. Ni veturis al Danujo kaj reen trajne, kaj tranoktis en Berlino ĉe Felix (dankon!) kaj gastigis aŭstinanon Cody en Vroclavo. Kaj kompreneble nun ni havas pli da esperantaj libroj por legi. :) We enjoyed the Universala Kongreso de Esperanto in Copenhagan - a nice city, although expensive. The UK itself was fairly typical with various good stuff. There were 1458 official participants. Christiania reminded me a little of Flipside / Burning Man - hippie + drug culture, a bit anarchic, but it has permanent residents with many visiting tourists. The main art museum was cool with an exhibit of woodcut prints and hands-on printing area to make our own prints! I enjoyed that a lot. The Norwegian terrorism attack happened soon after our arrival and stamped the week in various ways, e.g. we saw a long procession of many different people with flowers downtown one evening. We traveled to Denmark and back by train, and stayed overnight in Berlin with Felix (thanks!) and hosted Austinite Cody en Wrocław. And of course now we have more Esperanto books to read. :) | | Fri, 2011-07-01 | | 14:09 |
Ni revenis geedzoj
Ni revenis de nia junia usona vojaĝo. Ĝi bonegis, kun multaj diversaj bonaj spertoj, tro multaj por skribi nun; la plej grava afero estis, ke ni finfine geedziĝis. We've returned from our June US trip. It was great, with lots of different good stuff, too much to write now; the most important thing is that we finally got married. :) | | Mon, 2011-05-30 | | 17:55 |
visiting Seattle, Portland, San Francisco, Texas
We'll be on a very whirlwind tourism/family-visit trip in June. Unfortunately it will be hard to find time to hook up with additional people beyond who we're staying with, but if you're a friend in Seattle and will be downtown Tue June 7, or in Portland and want to hook up possibly Fri June 10 or go to watch the Helvetia half-marathon Anna's running in on Saturday, or try meeting in San Francisco Wed June 15 or maybe Thurs June 16, send me an email! :) If you're an Esperanto speaker, we hope to see you at the US Esperanto Congress in San Francisco then that weekend... Then we'll be in Austin 2 nights (21, 22), which are already looking booked up (if you want to hang out with us at Matt's Wed evening the 22, let me know), and then Houston is booked up with family stuff. | | Wed, 2011-04-27 | | 15:37 |
|
[ << Pli fruaj 20 ]
|