russ ([info]goulo) wrote,
@ 2003-11-03 15:42:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
dua tago de la keltmuzikofesto
La dua tago de la keltmuzikofesto ankaŭ bonegis, kvankam la vetero pluvegis kelkfoje. La unua pluvokazo, mi aŭskultis John Williams (akordionisto kiu verkis muzikon por la filmo Road to Perdition), kaj li invitis ĉiujn aŭskultantojn sur la scenejon kun li (sub tegmento, do ni ne estus en la pluvo). Bonŝance, la pluvo eliris, kaj la vetero agrablis poste. (Kaj estis pli bonege ol pasintan jaron, kiam pluvegis la tutan semajnfinon kaj tre malvarmis!) Miaj amikoj Matt kaj Justin (kiu ĉeestis la unuan tagon) ne revenis, sed Fina kaj Wendy aperis kaj ni aŭskultis Cluan (kiu denove bonis) kaj Liz Carroll (tradicia violinisto) kaj Beyond the Pale (denove ili ludis "Bluebonnets", kanto kiun mi ŝategas, kaj ankaŭ aliajn amuzajn kantojn, ekzemple kelta versio de "Jolene" de Dolly Parton) kaj Pubcrawler (kies muziko igis min kaj Finan danci). RussD kaj Pauline kunigis nin, kaj ni ĝuis la Rogues (kun du sakŝalmistoj kaj kelkfoje elektra bazuko) denove. Finfine, John Williams kaj Liz Carroll kaj John Doyle ludis tradicie kune, do mi kaj Fina dancis (kvankam ni ne scias formalajn keltdancojn, certe), kaj aliaj ankaŭ ekdancis kun ni, kio amuzis. La longa muzika semajnfino lacigis kaj feliĉigis min!


Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…