| russ ( @ 2003-11-06 23:37:00 |
Vola Püg'
Mi ĵus trovis Vola Püg' kiu estas amuza humura retgazeto de kelkaj junaj eŭropaj Esperantistoj. Nun ekzistas kvar numeroj. La teksto estas plejparte Esperanta, sed ankaŭ en aliaj lingvoj (kompreneble, la volapuka; ankaŭ la portugala, ktp) kaj ĝi kelkfoje vortludas multlingve, kiu plaĉas al mi. Ĝi enhavas komiksojn, stultan amuzan humuron, kaj eĉ historiajn artikolojn kaj novaĵon. Kutime mia Esperanta legado konsistas el taglibroj, retpoŝto, artikolojn, kaj aliaj pli seriozaj tekstoj, do mi ĝuis legi Vola Püg' por alia sperto... ĝi estas ne tre polurita (ja kelkfoje legi iun manskribitan tekston malfacilas), sed ĝi estas tre sprita! Ankaŭ ĝi montras iomete de eŭropa juna esperantistkulturo, pri kiu mi nescias. Ĝi igas min deziri ke mi lernis Esperanton kiam mi estis pli juna!