russ ([info]goulo) wrote,
  • Mood: feliĉa

La TTK sukcesis!

La TTK sukcesis! El Dallas kaj norda Teksaso venis Ron Wolf, Jarlo Bills, Fred kaj Susan Meyer, Rhanda Hasley, kaj Filipo Dorcas. Aŭstino-klubanoj [info]6opou, Robert, Jim, [info]ghewgill, John (kaj lia patrino Dorothy el orienta Teksaso), Jeremio kaj Mei-Ling, kaj mi ĉeestis. Ankaŭ Trevor el San Antonio ĉeestis. (Pardonu min se mi forgesis iun ajn.) (Malfeliĉe, la Hjustonuloj ne ĉeestis, pro lastminuta malsaneco. Mi volis aŭskulti James Reynolds ludi lian version de kanto de Nirvana! Eble je la sekvonta TTK... jes, mi kredas ke estos alia TTK!)

Ni kunvenis ĉe la domo de [info]6opou, kaj renkontis kaj parolis. Ni verkis nomosignojn kaj portis ilin, kio helpis lerni nomojn. Eventuale, ni promenis al la HEB Central Market por tagmanĝi. La vetero ŝajnis agrabla (nur iomete malvarma), sed kiam ni sidiĝis ekstere, pluvo komencis. Bonŝance, estas granda tendo sur la teraso, do ni sidis sub la tendo kaj manĝis.

Originale, ni planis ludi golfeton, kaj eble viziti Ĝardenon Zilker, aŭ ludi kegloludon se la vetero malbonas. Fakte, ni simple revenis al la hejmo de [info]6opou kaj babilis plue, tra la tuta tago! Ĉiuokaze, ĉi tio sufiĉis, ĉar la celo de la TTK estis simple renkonti, amuziĝi, kaj babili Esperante. Ankaŭ mi instruis Jim pri la go-ludo (kaj mi konfesas ni krokodilis, pro la teknikaj vortoj kaj konceptoj de goo) kaj tiam ludis Esperantan vortludon de Jim. Ĉar ni estis 16 homoj, aliaj agadoj okazis, pri kiuj mi ne scias, sed certe estis multaj konversacioj - tre agrable!

Ankaŭ mi lastatempe verkis malgrandajn Esperanto-flagetojn por afiŝi sur la aŭto, ktp; do mi fordonis ilin al ĉiuj kunvenantoj.

Tiam ni veturis al la restoracio Shanghai River por vespermanĝi (kaj kompreneble por babili plue). Poste, kvar Dallasanoj veturis hejmen (estas longa veturo ja!) kaj ankaŭ Trevor veturis al San Antonio. Aliaj revenis al la domo por spekti la filmon Inkubus (dankon al John) kaj trinki bieron (dankon al Robert). Ni ĝuis la filmon, eble pro la biero...

Estis tre longa tago! Mi skribos pli bonan tutan raporton pli malfrue, sed ĉi tio estas la baza ideo. Por ni Aŭstinaj komencintoj, estis tre utile kaj ĝueble paroli dum tuta tago kun la pli spertaj parolantoj el Dallas. Ili estas tre helpemaj. Dankegon! Mi neniam parolis Esperante dum tiom da horoj (12!) antaŭe. Tre amuze. Kaj dankon al [info]6opou pro la uzado de lia domo!

Nun mi tre lacegas!

Jen du fotoj:

la tuta grupo
La tuta grupo (krom Rhanda, ŝajne) ĉe la domo de [info]6opou (sub lia nova granda flago)

ni revenas post lunĉo
Ni promenas el HEB al hejmo

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 6 comments

[info]openmynd

November 8 2003, 22:44:21 UTC 8 years ago

Estas bonega! Pardonu min, sed la vetero estis malbona kaj mi ne volis bicikli.

[info]amuzulo

November 9 2003, 12:25:28 UTC 8 years ago

Nekredeble... foto de usonaj esperantistoj kaj mi konas neniun el ili! hahaha!

[info]tandrews

November 9 2003, 22:54:20 UTC 8 years ago

Jes, kaj mi kredas ke la 2a TTK estos ecx pli granda, cxar la grupo de Hjustono (Houston) cxeestos. Ankaux, cxi-jare ni ne reklamis al multaj esperantistoj en Teksaso. Sxajnas ke ni bezonos ecx pli grandan hejmon por tiu evento!

[info]kunar

November 11 2003, 13:17:59 UTC 8 years ago

Nirvana-kanto

"Mi volis aŭskulti James Reynolds ludi lian version de kanto de Nirvana!"

Ĉu temas pri traduko de Nirvana-kanto al Esperanto?

Cetere mi verkis parodian tekston al la melodio de "Smells like Teen Spirit".

[info]goulo

November 11 2003, 15:11:00 UTC 8 years ago

Ho, humura koincido! Jes, mi parolis pri Esperanta versio de la sama kanto: http://otherwiseorange.com/hejmpagxo.html Klare, tiu kanto popularas! :)

Antaŭ unu aŭ du monatoj, mi helpis iomete kun la traduko, kiun James verkis; kaj poste li verkis la mp3-bendon. Do mi esperis ke ni aŭskultus la kanton vive dum nia TTK, sed malfeliĉe James ne povis ĉeesti.

[info]kunar

November 11 2003, 16:23:03 UTC 8 years ago

Nirvana en Esperanto

Mi aŭskultis la version kiun James prezentas.

Se mi bone komprenis, tiam plurfoje okazas misakcentado de la vortoj, kio tre ĝenas min. Bona traduko de kanto respektas la gramatikon de Esperanto, kaj ĝusta akcento estas grava parto de ĝi.

Mi scias ke mi daŭre ripetas tion, sed ŝajne necesas: Roel Haveman kompilis tre bonan artikolon kun Konsiloj pri tradukado de kantoj. Mi forte rekomendas legi ĝin antaŭ ol traduki ion ajn.

Mi jam nun povas imagi la grandegan sukceson kiun havus bona traduko de Nirvana-kanto en junulara Esperantujo...
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…