russtaglibro
 
[plej lastatempaj russmesaĝoj] [kalendarovidaĵo] [amikovidaĵo] [russinformo]

Wed, 2003-10-22

    Tempo Okazo
    12:59a
    mi tradukis Unikodo-artikolon de joelonsoftware.com
    Mi ĵus finigis tradukon de ĉi tiun anglan artikolon pri Unikodo de joelonsoftware.com. Mi legis ĝin pasintan semajnon kaj [info]ghewgill kuraĝigis min traduki ĝin. Mi akordis ĉar mi ofte vidas retpaĝarojn kun fuŝata teksto ĉar la aŭtoro ne sciis kiel trakti fremdan tekston, ekzemple Esperanton tekston! Do longatempe mi volis skribi artikolon pri Unikodo, UTF-8, kaj retpaĝoj, sed mi maldiligentis.

    Do kiam ni legis la artikolon de Joel Spolsky pri Unikodo kaj UTF-8, mi decidis ke bonus traduki ĝin, pro kelkaj kialoj:

    1. Mi volas ke pli da HTML-aŭtoroj lerni korektajn metodojn por uzi ne-ASCII-tekston.

    2. Mi volas ke joelonsoftware.com havas Esperantajn artikolojn, ĉar la retpaĝaro havas 30 lingvojn sed ankoraŭ ne havas Esperantan artikolon! Tiel Esperanto pli vidiĝos kaj koniĝos.

    3. Traduki estas bona ekzercado por mi lerni Esperanton, kaj ankaŭ amuzas laŭ mi.

    Do, mi komencis antaŭ kelkaj tagoj, kaj la tasko bezonis ĉirkaŭ dek horojn. Multa laboro! Ĝi estis certe mia plej granda tradukotasko ĝis nun! Espereble la artikolo aperos baldaŭ, sed unue, Joel ŝajne sendos ĝin al alian Esperantiston por kontroli kaj redakti. Mi esperas ke ne estas multaj eraroj, ĉar mi kontrolis dum mi tradukis (mi tradukis paragrafon, tiam kontrolis ĝin, tiam komencis la sekvan paragrafon), kaj ankaŭ redaktis la tutan artikolon post mi finigis ĝin. (Se iu flua Esperantisto volus legi ĝin, bonvolu diri al mi, dankon!)

    Nuna Mood: satisfied
    Nuna Music: Brad Sucks

    << antaŭa tago 2003/10/22
    [kalendaro]
    posta tago >>

russcon.org   Pri LiveJournal.com