Trovante Nemon
Dankon al mia amiko Wendy kiu invitis min al ŝia hejmo por manĝi picon (kiun ni kuiris) kaj rigardi la filmon
Trovante Nemon per DVD. Ĝi estis amuza filmo, kun bonega animado. Sed ŝi ŝatis ĝin pli ol mi, ĉar mi ne ege absorbiĝas en tiajn animadofilmojn kun troigitaj voĉoj kaj folaj ŝercoj kaj siropa sentimentalaĵo, kiuj daŭre rememorigas min ke ĝi estas simple malgrava filmo. Mi preferas pli kredeblajn personojn kaj situaciojn, ne simplan distradon kun belaj bildoj. (Certe, animado povas esti pli kredebla kaj grava. Sed la populara animadofilmoj de Pixar, Disney, ktp, ĉiam ŝajnas tro folaj laŭ mi, eble ĉar ili estas por infanoj ankaŭ, sed mi ne scias.) Tamen, mi ĝuis la filmon kiel bonfaritan amuzan distradon, kiel mi ĝuis
Piratoj de la Kariba...
Nu, lastatempe mi ankoraŭ ne ĉeestas goklubon (kiu kunvenas mardovespere) ĉar mi ĉiam faras aliajn aferojn...