tradukoj ĉe userfriendly.org
Mi rimarkis ke komiksoj ĉe
http://userfriendly.org ĉiam havas kelkajn tradukojn (kutime al la germana, la franca, ktp) en la komentoj sub la komikso. Do mi kreis konton kaj
tradukis la
komikson hieraŭan (ĉar tiu komikso ne tro malfacilis aŭ longis). Eble mi tradukos pli multe, sed mi ĝeniĝas ke oni ŝajne devas uzi la x-sistemon: ŝajne oni povas nek tajpi UTF-8-kodon (la paĝfonto havas CHARSET=iso-8859-15 (kiu ne enhavas la ĉapelitajn Esperantajn literojn) anstataŭ UTF-8) nek tajpi html-entojn (ekzemple ĉ) en komento! Tio stultas. Estas kiel
http://slashdot.org, kiu havas la saman problemon.