la staciodomo-agento Hodiaŭ mi vidis la filmon
La Staciodomo-Agento (dankon al Wendy, kiu havis du senpagajn biletojn). Ĝi estis tre agrabla filmo, pri 3 personoj en New Jersey kiuj renkontas kaj amikiĝas (iomete simile ol alia bona filmo, Perdita Tradukade). La ĉefa persono Fin estas nano, kaj la rakonto montras iom da la ĉagrenado kiu malgranda homo suferas. Ankaŭ li interesiĝas pri trajnoj (dum la filmkomenco Fin laboras en trajnludilo-butiko), do la rakonto montras la trajnulo-kulturon, kiu amuzas. Ekzemple, ili postkuras trajnojn per aŭto, filmante la trajnon, tiam rigardas la filmojn por amuzo. Fin volas eliri la urbon (pro la multaj malĝentiluloj, kiuj ofte ĝenas lin pro lia malgrandeco), kaj li transloĝiĝas al malgranda vilaĝo kaj loĝas en malnova staciodomo.
Alia ulo Joe servas kafon kaj manĝetojn en aŭtobuso ĉiutage, apud la nova hejmo de Fin, kaj ili amikiĝas. Fin kutime volas solesti, sed Joe amuze kuraĝigas Fin paroli kun li. Joe estas feliĉa simpla ulo, kaj Fin estas melankolia kaj kolereta, kaj la kontrasto ofte humuras, sed la filmo estas fakte serioza, precipe kiam la tria persono Olivia rivelas informon pri ŝia malfeliĉa vivo kaj edzeco. Ĉi tiuj 3 ĉefaj personoj estas malsamaj, tamen ĉiu estas bona por la aliaj, kaj ili kreskigas bonan amikecon. Ankaŭ estas kelkaj interesaj aliaj personoj kaj rakontetoj en la filmo. Finfine ĝi estas bona feliĉa filmo pri homa kontakto. (Ankaŭ mi ŝatis la malnovstilan muzikon.) Ĝi estas bona simpla inteligenta rakonto pri ŝateblaj interesaj personoj en la vera mondo - bona antidoto por la granda stulta laŭta Matrix 3.