Nudpieda Gen
Summary for English readers: Barefoot Gen is a wonderful powerful graphic novel about a family in Hiroshima during WWII, and I highly recommend it. I just read an Esperanto translation, but I'm sure it exists in many languages.Nudpieda Gen (de NAKAZAWA Keizi; Esperanta traduko de Rondo Gen, japana grupo) estas bonega bildrakonta libro. Originale aperante en la japana komiksogazeto Shonen Jump, dum la 60aj jaroj, la rakonto koncernas familion loĝantan en Hiroŝimo dum la dua mondmilito - do klare ĝi ne estas feliĉa rakonto. La ĉefa persono Gen ŝajne estas bazita sur la aŭtoro kaj liaj propraj spertoj kiel juna knabo dum la milito.
Ĉi tiu libro estas la plej longa Esperanta libro kiun mi legis ĝis nun (ĝi enhavas 280 paĝojn). Mi ege feliĉas ke mi legis ĝin Esperante anstataŭ angle. La temo estas kontraŭ milito, kaj mi ĝuis legi tian tekston per la internacia lingvo. Kaj mi ĝuis ke mi legis ĝin facile (nur sep monatojn post kiam mi ekstudis Esperanton), sen multaj problemoj. Fakte, mi decidis skribi liston de la vortoj kiujn mi ne certe sciis, aŭ pri kiuj mi scivolis, kaj la listo havis nur 200 vortojn, malpli ol la paĝokvanto. (Se vi scivolas,
jen la vortlisto; eble ĝi helpos aliajn lernantajn Gen-legantojn.) Do mi rekomendas la libron kiel bonan ekzercon por lernantoj.
Sed pli grave, mi rekomendas la libron ĉar ĝi simple bonegas! Ĝi estas tre kortuŝa. Ne surprizas ke la libro enhavas militan hororon, mortecon, kaj la faligon de la atombombo. La familio de Gen estas tre interesa, kaj mi ŝatas ilin, kaj malfeliĉas pri iliaj problemoj. Fakte, ĉi tiu komikso estas la unua Esperanta teksto kiu igis min plori. Plejparte, la libro ne koncernas la atombombon, sed la fakto ke la familio suferas problemojn, ĉar la patro kontraŭas la militon, kaj instruas siajn infanojn ke la milito estas eraro de la imperiestro kaj la riĉuloj, kiuj stulte komencis la militon. Iliaj najbaroj kaj amikoj traktas ilin malbone, kaj diras ke ili estas perfiduloj. La libro havas kelkajn dialogojn kiuj malfeliĉe memorigas min pri nuna Usono kaj la Irakmilito: "Se vi kontraŭas la militon, vi estas perfidulo!" ktp. Mi dezirus igi George Bush kaj liajn kolegojn legi ĉi tiun libron. Tro multaj homoj militofrenezas kaj entuziasme sendas soldatojn al morto.
( legu pli kaj vidu artekzemplojn ) Nuna Music: damna bojanta hundo de mia ĝena najbaro