kantotraduko ĉe userfriendly.org (parodio de "Ni Tri Reĝoj") Mia traduko de la
hodiaŭa userfriendly-komikso estas parodio de la kristnaska kanto "Ni Tri Reĝoj". Ĝi certe postulis pli tempon ol kutime; mi kredas ke mi verkis 2 aŭ 3 horojn. Traduki laŭ ritmo kaj rimo malfacilas sed interesas!
Ni tri pingoj veturas tra
Komputiloj kaj multe da
Naboj, ŝaltoj,
Fuŝaj retoj.
Aĉas retumi ja.
O etas tre la bonvojaĵ'.
Tre rapidas rondvojaĵ'.
Ja kursita,
Ne dubita,
Sanalvenas la pakaĵ'.
Ni ekzistas bitoj en ic',
Blinde iras drate laŭ vic'.
Ni ne scias
Kiam estas
Datum' la spam' aŭ ci...
(La kantoj ĉesas antaŭ ili finas en la origina komikso...) La origina muziko (kun MIDI-dosiero) ekzistas
ĉi tie, se vi volas kanti kun la muziko. :)
Nuna Mood:
pleased