russtaglibro
 
[plej lastatempaj russmesaĝoj] [kalendarovidaĵo] [amikovidaĵo] [russinformo]

Mon, 2003-12-15

    Tempo Okazo
    1:22a
    En Mia Haŭto
    En Mia Haŭto estas ege stranga perturbanta franca filmo pri virino kun la problemo ke ŝi tranĉemas kaj mutilemas sin (unue ne intence, sed poste tre intence). (Kaj ne kiel la alia antaŭa filmo Sekretario, en kiu Maggie Gyllenhaal tranĉetas sin.) Ĉi tiu filmo temas ege gravan tranĉadon kaj mutiladon. (Malkiel Sekretario, En Mia Haŭto ne romantikas sed perturbas. Ĝi estas pli simila al filmoj de David Cronenberg, ekzemple Kraŝo.) La ĉefa persono Esther (Marina de Van, kiu ankaŭ skribis kaj reĝisoris la filmon) ŝajne havas bonan vivon: ŝi havas sufiĉan monon, profesian oficon, amoranton. Sed ŝia vivo ne plaĉas al ŝi, kaj ŝi fremdiĝas. En la unua sceno ĉe festo, ŝi falas kaj poste rimarkas ke ŝia suro vundiĝis, postulante hospitalviziton. Tiel komenciĝas stranga horora sekvenco de ŝia intereso pri memvundoj. Ŝia amoranto ne komprenas, kaj li koleras kiam si malkovras ke ŝi komencis memtranĉi. La agado ankaŭ influas ŝian oficon. Ŝi iĝas pli kaj pli sola kaj malespera, kaj ŝi ekmensogas al ĉiuj konatoj. Ŝia agado iĝas pli ekstrema, kaj ŝi efektive forprenas pecojn da haŭto, lasante truojn en la karno! Vidi kelkajn scenojn tre malfacilas kaj doloras! Ankaŭ estas unu tre reva nereala sceno pri halucina amputado en restoracio (kiu samtempe perturbas kaj humuras, pro la stranga surpriza videfiko). La afero de memmutilado interesas al mi, ĉar en la sm-komunumo estas tranĉantoj, kiuj ŝatas tranĉi kaj sangon, sed simpla tranĉado ne perturbas kiel mutilado kaj haŭtoforigado. La miksado de plezuro kaj doloro estas unu afero, kiun mi komprenas kaj ankaŭ ĝuas en taŭgaj cirkonstancoj, sed la konstanta mutilado de la korpo estas tute alia: mi prizorgas la sanon de mia korpo. La filmo pensigas, certe. Kial oni akceptas tatuojn kaj ornamajn trapikaĵojn kaj eĉ triban skarifikadon, sed ne pli seriozajn korpŝanĝojn? Nune, eĉ konsentaj masoĥismo (kaj sadismo) kondamniĝas ofte, do Esther eĉ pli kondamniĝas kaj hontas. Ĉu ŝia problemo simple ke la socieco ne akceptas memmutiladon? Aŭ ĉu ŝi vere malsanas humore?

    << antaŭa tago 2003/12/15
    [kalendaro]
    posta tago >>

russcon.org   Pri LiveJournal.com