La Lasta Samurajo
Mi vidis la filmon
La Lasta Samurajo kaj ĝuis ĝin pli ol mi atendis (ĉar mi aŭdis diversajn aĵojn pri la filmo kaj pri Tom Cruise). Ofte Tom Cruise estas problema laŭ multaj rigardantoj (inklusive de mi) pro lia rolmaniero, kiu povas esti tro rigida aŭ ĝene stela/egoisma. Kaj certe li estas la stelo ĉi tie, kaj aperas en preskaŭ ĉiu sceno. Se oni tre malamas Cruise, oni probable ne ŝatus la filmon. Tamen mi ŝatas la filmon kaj ne ĝeniĝis pri la stilo de Cruise. Fakte iam mi pensis ke li faris bonege en iuj scenoj.
La rakonto bonas kaj interesas, ambaŭ politike kaj persone. Temas pri la kulturbatalo inter Japanio kaj la Okcidentaj landoj, precipe Usono. La imperiestro volas modernigi sian landon, sed multaj homoj (ekzemple la samurajoj, kompreneble) ne volas ŝanĝi sian vivstilon tro rapide. Tio estas interesa historia afero, kiu ankoraŭ gravas hodiaŭ, kiam ĉiu lando infestiĝas kun Starbucks kaj McDonald's kaj lokaj kutimoj malaperas. La filmo ilustras la misuzadon de la armeo por aĉaj politikaj kaj komercaj celoj, anstataŭ por honoraj celoj. Kaj tiaj eraroj daŭras hodiaŭ, malfeliĉe. Ĉiuokaze, en Japanio estas enlanda milito, kaj la ĉefa persono Nathan Algren estas fama usona militheroo kiu dungiĝas por instrui la Japanan armeon kun modernaj taktikoj kontraŭ ribeloj. Li nur volas la monon kaj ne kredas je iu flanko en la milito.
Sed li baldaŭ malkovras pli profundajn celojn kaj principojn kiam li kaptiĝas de Katsumoto la ribelestro, kiu estas honora samurajo. Baze, Algren trovas celon en kiu si finfine kredas, kaj homojn kiujn li fidas kaj amas, kaj vivstilon kiu plaĉas al li. Kiel li skribas en sian ĵurnalon, "Mi nun restis ĉi tie pli longe ol ie alia post mi eliris la bienon je la aĝo de 17." La homa rakonto de la filmo temas pri la serĉo kaj trovo de vera hejmo, kaj pri mempliboniĝo.
La finaj scenoj estis tro nerealismaj laŭ mi, sed ili funkcias emocie kaj kiel politika metaforo, do mi ne plendos tre multe.
(Tute alia kialo pro kiu mi ĝuis la filmo estas ke mi ĵus komencis legi la famajn japanajn komiksojn Sola Lupo Kaj Ido, kiuj ankaŭ temas pri malnova Japanio. Probable mi legos pri ĝi poste.)