Oscar-kandidataj mallongaj filmoj
Hodiaŭ post esperantoklubo, mi kaj nehundo kaj johano spektis diversajn filmetojn (kiuj estis lastatempaj kandidatoj por la Oscar-filmpremio por mallonga filmo) en la kinejo Alamo Drafthouse.
Die Rote Jacke (La ruĝa jako) estas interesa germana filmo. Komence, patro perdas filon, kaj la policistoj redonas al li la ruĝa jako de la knabo, kiu ŝajne estas la sola restaĵo. Pro malfeliĉeco, li donas la jakon al helpservo, kaj la jako iras al Sarajevo por helpi militviktimojn, kie knabo tie akiras la jakon. Estas perturbaj militscenoj dum la politika perforteco tie, kaj mi ne diros kiu sekvas, sed la filmo interesas kaj iom kortuŝas, kvankam la fino dependas de granda koincido...
Tiam estis filmeto
Harvie Krumpet de Aŭstralio; Geoffrey Rush rakontas ĉi tiun trukfilmon kun argilaj personoj (similaj ol tiuj de Nick Park), kiu temas pri la tuta vivo de Harvie Krumpet, fikcia persono naskita en orienteŭropo kaj (pro la dua mondmilito) translokigita al Aŭstralio. Li kreskas, li vivas, li amas, li perdas. Interesa dolĉamara amuza filmo kiu alternative stranghumuras kaj gravas.
(A)Torzija (Tordo) estas alia filmo pri Sarajevo! El Slovenio, ĉi tiu filmeto temas pri ĥoraj kantistoj en militregiono ĉirkaŭ Sarajevo en 1994 kiuj ekveturas el Sarajevo por aperi en koncerto en Parizo, sed dum atako, malriĉa loka bienisto petas helpon por sia naskanta bovo, kiu frenezas pro la bombada bruo kaj havas torditan uteron. Unu el la kantistoj estis veterinaro antaŭ kelkaj jaroj, do li iras por helpi. La bruo de la bombado kaj pafado daŭre timigas la kompatindan bovon, do la denova veterinaro petas al siaj kolegoj ke ili kantu por ke la bovo malstreĉu. La sceno samtempe humuras kaj kortuŝas, strange, kiel ili kantas belan klasikan muzikon por la bovo. (Iu el ili eĉ ŝercas "Nu, ni kantis por multaj azenoj, do kial ne por bovo?") La bovo naskas idon sukcese. Supozeble la rakonto estas vera.
Nibbles (Mordetoj) estas freneza rapida trukfilmo kun krudan simplan arton pri vojaĝo por fiŝi, kun multa manĝado en restoracioj kaj benzinstacioj sur la vojo. Iom interesis, sed certe estis mia malpli ŝatata filmo en aro.
Squash (Skvaŝo) estis bona franca filmeto pri du kolegoj dum intensa ludo kiu, iĝas persona batalo kiel ili iĝas pli koleraj, kaj la ofico de unu minaciĝas de la alia (la oficestro) kaj ili batalas psikologe kaj fizike. Ĝi iom memorigas mi pri aliaj filmoj kiel Kompanio de Viroj, kiuj temas pri konkuremaĉaj komercistoj.
Perpetual Motion (Eterna movo) estis alia tre mallonga trukfilmo, pri la ŝerca ideo ke oni povas krei sinfinan energion pro du faktoj: falantaj katoj ĉiam surteriĝas sur siaj piedoj, kaj falanta pano ĉiam surteriĝas sur la flanko kun ĵeleo. Tial, oni povas afiŝi ĵeleon sur la dorson de kato, kaj faligi la kato, kaj la kato logike ne povas atingi la grundon, nek sur la piedojn nek sur la dorson, do tia kato ŝevas, turnante en la aero. Humura eta sciencfilmo ja.
Miaj favorataj estas Die Rote Jacke kaj (A)Torzija (ĉar ili ambaŭ kortuŝas kaj tiaj filmoj ŝajne ĉiam ploretigas min...) kaj Squash (ĉar ĝi ankaŭ havas multan emocion, sed laŭ pli malagrabla maniero, kaj ankaŭ havas interesan intrigevoluon). Do ŝajnas ke mi preferas filmojn kun vivantaj aktoroj anstataŭ trukfilmojn, almenaŭ en ĉi tiu filmaro!
Nuna Music: hazarda Esperanta muziko