russtaglibro
 
[plej lastatempaj russmesaĝoj] [kalendarovidaĵo] [amikovidaĵo] [russinformo]

Tue, 2005-09-13

    Tempo Okazo
    11:00p
    zemsta
    Ĉi-vespere mi spektis polan filmon Zemsta (venĝo) en loka trinkejo BB Rover's, dank' al loka Aŭstina Pola Societo, kiu aranĝas monatajn polajn filmojn tie. Antaŭ la filmo okazis horo da babilado, kiu plaĉis - afabla grupo. Mi renkontis diversajn homojn: poloj, poldevenuloj, edzinoj de polo, pola studentino kiu ĵus alvenis en Aŭstinon por studi jaron ĉi tie, ktp. Okazis iuj konversacioj anglaj kaj iuj polaj.

    La filmo mem amuzis kaj interesis min. La rakonto estas de malnova pola teatraĵo, kiu estas romantika komedio, eĉ kun amuza klasika stultulo (rolita de Roman Polański!) Iom memorigis min pri klasikaj komedioj de Shakespeare. Mi provis aŭskulti la polan dialogon sed bedaŭrinde ne povis kompreni multajn vortojn. Pasintan vesperon Larry avertis ke la dialogo iom malfacilas ĉar ŝajne estas en klasika versa stilo. Tamen mi fojfoje povis rekoni diversajn vortojn. Dume mi povis kompreni ĉion pro la anglaj subtitoloj. Mi ĝuis la sperton kaj intencas reveni venontan monaton por spekti polan filmon kun tiu grupo denove.

    Post la filmo mi iris al Opal Divine's por renkonti aliajn Esperantistojn, sed ili jam foriris verŝajne.

    << antaŭa tago 2005/09/13
    [kalendaro]
    posta tago >>

russcon.org   Pri LiveJournal.com