russtaglibro
 
[plej lastatempaj russmesaĝoj] [kalendarovidaĵo] [amikovidaĵo] [russinformo]

Sun, 2005-09-25

    Tempo Okazo
    2:46a
    mother's spider house thai kitchen trail of dead
    Kun Gaul mi vespermanĝis en vegetara restoracio Mother's (Patrino), tiam ni piediris suden al kafejo Spider House (Aranea domo), tiam ni piediris al restoracio Thai Kitchen (Taja kuirejo), tiam mi iris sole al senpaga evento kie mi vidis originalan arton de Conrad de aŭstina rokbando Trail of Dead (Spuro de mortaj) - li tre lertas kiel artisto! - kaj atendis longan tempon inter multegaj moduloj kaj finfine la bando Trail of Dead ludis mallongan koncerto de ses aŭ sep kantoj. Verŝajne estis pli ol mil homoj en ĉi tiu senpaga ekstera koncerto kaj nur mi dancis... mi scivolas kial aŭstinuloj tiom ne emas danci dum viva muziko. Mi pensis ke se annA estus kun mi, ŝi kundancus. Estis tro da cigareda fumo kaj tro da modaj pretendemuloj, tamen mi ĝuis aŭskulti mian favoratan vivmuzikan bandon denove (verŝajne ili ludis la 16-an ĉe Emo's sed mi maltrafis tiun koncerton)... Mi konstatis ke estas multaj aŭstinaj aferoj, kiujn mi deziras ŝi povus sperti kun mi... nu eble poste!

    Yay eating at Mother's, Spider House, Thai Kitchen, and then going to a free Trail of Dead concert (with exhibit of Conrad's art which was very cool). A thousand people I think, and I'm the only one dancing again - what's up with Austin audiences? No dancing but a metric buttload of cigarette smoke. I wished annA could have been there, I think she'd have danced with me.

    << antaŭa tago 2005/09/25
    [kalendaro]
    posta tago >>

russcon.org   Pri LiveJournal.com