russtaglibro
 
[plej lastatempaj russmesaĝoj] [kalendarovidaĵo] [amikovidaĵo] [russinformo]

Wed, 2005-09-28

    Tempo Okazo
    1:06p
    foto kun mi dancanta en revuo esperanto
    Mi ĵus trafoliumis la septembran numeron de Esperanto kaj vidis foton (sur paĝoj 180 kaj 181) kun mi dancanta dum la interkona vespero de UK en Vilno, kun geamikoj Petri, Indré kaj Aisté! Verŝajne la saman foton mi jam aperigis en mia retgalerio, dank'al CHOE Taesok. La teksto pri la foto diras "Multaj kongresanoj amuziĝis, dancante lokajn kaj nelokajn dancojn." Certe oni priskribu mian dancmanieron kiel nelokan... poste dum tiu semajno, mi ja eklernis tradician litovan popoldancadon.

    PS: Dank' al Toĉjo kiu ĵus informis min: "Rus, vi maltrafas 2 gravajn fotojn en "Esperanto"! Sur la pag'o 174 estas foteto kun nehundido (maldekstre), la litovinoj, Petri, kaj mi (dekstre). Sur la pag'o 190 estas foto de ni tri (Rus, nehundido, kaj mi) sub la bela Zamenhof-busto en Veisiejai." (Ŝajne ankaŭ mi iom videblas sur la paĝ-174-a foto.)

    PPS: Fakte mi ankaŭ aperas duafoje sur la 190-a paĝo, kie mi dancas en amasloĝejo.


    The latest issue of the magazine Esperanto has a color photo with me and friends dancing at the Universala Kongreso in Vilnius, Lithuania! It is apparently the same as this photo. That first night I just did my usual jump-around-crazily dancing, but later during that week I did learn some traditional Lithuanian folk dancing.

    << antaŭa tago 2005/09/28
    [kalendaro]
    posta tago >>

russcon.org   Pri LiveJournal.com