stranga emocia stato
Mi revenis al Aŭstino sed estas en stranga emocia stato. Unue mi melankoliis pro la adiaŭo al la CELTA-kunuloj. Tiam mi tute forgesis iri al jara tut-teksasa kunveno sabate, spite mian planon iri post pola leciono... mi ne memoris ĝis mezo de la vespero, kaj tiam verŝajne ne valoris veturi tien, kaj mi honeste ne sentis sociumema, ĉar mi tre distriĝis post vizito al mia domo... originala plano estis ke riparado/plibonigo finiĝintus antaŭ kelkaj semajnoj kaj estintus oficiala anonco ke ĝi aĉeteblas, sed fakte pro diversaj kialoj la domo ankoraŭ ne pretas, kaj estas tre ĥaosa. Antaŭ la CELTA-kurso mi jam forvendis/donis la plimulton de miaj aferoj, kaj pakis la ceteran en skatolojn kaj kaŝis ilin por ebligi riparojn dum mi forestis. Nun estas nova tapiŝo, nova murpentro, novaj plafonaj ventumiloj, novaj kranoj, kaj multa ĥaoso, kaj ne plu ŝajnas kiel mia domo, des malpli mia hejmo. Mia lito estas en partoj en la remizo, kaj estas alergia ĥemiaĵoj en la domo (pro nova tapiŝo kaj pentro) kaj mi nun restas en domo de amikino
zainybrain. Post du tagoj mi revenos al Hjustono por pasigi dankfeston kun mia patrino kaj helpi ŝin pri nova rapida retkonekto. Mi havas tiom multajn aferojn farendajn kaj tiom malmultan tempon ke mi vere ekstreĉas kaj zorgas kaj frustriĝas. Cetere la farbisto fuŝis diversmaniere. Nu ne indas rakonti ĉion sed diversaj frustraj aferoj ekzistas pri la damna domo, kiun supozeble jam povintus vendiĝi nun, sed fakte ne estos preta ĝis kiam alia semajno pasos. Hodiaŭ post longa laboro sole en la domo por iom ordigi aferojn, mi iris al Esperanto-klubo sed neniu estis tie (verŝajne pro tro da eo-agado hieraŭ dum TTK), kaj mi konstatis ke finfine min ne tre ĝenis tio, ĉar mi sentas min tiom nesociumema nun. Mi pensis ke en mia fina monato ĉi tie mi pasigus multan tempon en rendevuoj kun amikoj, sed mi ŝajne nun ne havas multan energion por fari tiajn aferojn. Anstataŭe mi timas ke mi devos tute koncentriĝi sur dompreparadon kaj aliajn frustrajn administrajn aferojn. Kaj mi loĝos en domoj de amikoj ĉar mia domo ne plu enloĝeblas... mi nun havas malemon esti en ĝi, eĉ post kiam mi refaros la liton ktp, ĝi sentas kiel fremda nekomforta loko. Ve. Espereble aferoj pliboniĝos baldaŭ. Mi vere volas pasigi tempon kun diversaj amikoj antaŭ mia foriro, sed ne povas nun.
Got back Saturday and everything feels all fucked up. I spaced out and forgot to go to the Tut-Teksasa Kunveno saturday after Polish class, and my house is so behind schedule it's really got me stressed out. A while back I thought it might have even been sold by now, but now it's not going to be ready to start showing for another week, and it's all chaotic and chemical-smelling from new carpet and paint and my bed is disassembled in the garage and it looks like I'll be crashing with friends for a while, because even if/when I get the house back in order, it's got almost none of my stuff and looks all different and feels like a weird alien place not my home, and I'm feeling totally asocial like I won't even have the time and energy to do much socializing, even though I thought that's what I'd be focusing on during this final month, last farewells and all, but now I wonder how I'll even have time and energy to get all the frustrating logistical and administrivial crap dealt with in time. Bleah. I hope things improve soon. I really want to spend time with various friends before I leave, but can't now.