russtaglibro
 
[plej lastatempaj russmesaĝoj] [kalendarovidaĵo] [amikovidaĵo] [russinformo]

Sun, 2006-02-12

    Tempo Okazo
    9:28p
    carrantuohill
    Ni iris al senpaga koncerto de Carrantuohill vendredon. La bando dum 18 jaroj ludis keltan muzikon, kaj lastatempe ekeksperimentas kun miksaĵon de kelta kaj ĵazo. Ni ĝuis la muzikon! Estis agrable surreale aŭskulti polan bandon kiu ludas keltan muzikon kun ĵaza influo... Mankis sakŝalmo, bedaŭrinde, kaj ili havis akordionon, kaj por la nova ĵazeksperimento estis gasta ĵazpianisto. Iusence la sperto nostalgie memorigis min pri koncertoj de Clandestine en Cactus Cafe, sed ĉi tiu koncerto en trinkejo Sep Katoj estis tre fuma bedaŭrinde, do ni eliris dum la meza paŭzo.

    We saw a free concert Friday by a Polish Celtic band Carrantuohill who are lately mixing jazz with Celtic! It was fun, but the club Seven Cats was excessively smoky so we left during the break. It gave me a surreal nostalgic sense like watching Clandestine in Cactus Cafe in an alternate universe. They did play a set of tunes that included some which Clandestine played, including "Leslie's March/Bluebonnets across the Border", yay.

    Nuna Music: Dolĉamar
    10:04p
    małpy
    Ĉi-vespere ni iris al mia unua pola teatraĵo ĉe Teatr Polski, netradukita en la anglan - kaj mi eĉ komprenis ĉiun vorton! Temas pri pantomima prezento "Małpy" (Simioj) de Wrocławski Teatr Pantomimy. Ĝi estis iom surreala rakonto en zoo, fojfoje amuza kaj fojfoje kortuŝa. La aktoroj kiuj rolis simiojn rolis bone, kaj mi ofte facile imagis ke ili estis realaj simioj pro la gestoj, kvarpiedirado, grimpado, ktp. Plaĉis al mi.

    This evening we went to my first Polish play at Teatr Polski, not translated into English - and I even understood every word! It was a pantomime presentation "Małpy" (Monkeys) by Wrocławski Teatr Pantomimy. It was a somewhat surreal story in a zoo, sometimes fun and sometimes sad. The actors who played monkeys did well, and I often easily imagined that they were real monkeys because of the gestures, walking on four legs, climbing, etc. I liked it. Tony would have loved it.

    << antaŭa tago 2006/02/12
    [kalendaro]
    posta tago >>

russcon.org   Pri LiveJournal.com