russtaglibro
 
[plej lastatempaj russmesaĝoj] [kalendarovidaĵo] [amikovidaĵo] [russinformo]

Fri, 2006-07-07

    Tempo Okazo
    4:17p
    tradukado por Brave Festival
    Mi kaj [info]felicx tradukis retpaĝaron de Brave Festival en Esperanton. Brave Festival estas kultura festivalo en Vroclavo, dum kiu ni esperis havi iomete da Esperantaj aferoj. Tio fakte ne okazis, tamen oni petis nin traduki la retpaĝaron en Esperanton! Ni faris, kaj nun la retestro enmetis la tekston. Ne perfektas: estas iom da angla kaj pola teksto enmiksita, tamen plaĉas vidi Esperanton inter la tri lingvoj de la retpaĝaro!

    Do Esperanta traduko povas esti inda propono al organizantoj de tiaj kulturaj festivaloj. Tio helpas la festivalon ŝajni pli multkultura kaj mojosa, kaj helpas disvastigi Esperanton... krome pro via laboro la organizantoj eble donos al vi senpagajn biletojn al kelkaj spektakloj en la festivalo. :)

    << antaŭa tago 2006/07/07
    [kalendaro]
    posta tago >>

russcon.org   Pri LiveJournal.com