4 filmoj de charlie chaplin kun viva muziko Pasintan nokton estis la unua nokto de silentaj filmoj kun viva muziko, en serio de tiaj filmoj. Ni ĉeestis (kaj renkontis kelkajn amikojn) tie, en la renovigita operejo. Ĉar temis pri unua vespero de granda festivalo Nowe Horyzonty, okazis la (mi nun konstatas) kutima parolado de diversaj gravuloj kaj politikistoj antaŭ la spektaklo mem. Bonŝance ĝi ne tiom longis kiom tio de Brave Festival.
Mi ĝojas ke ni havas kelkajn tagojn partopreni la filmfestivalon antaŭ nia foriro al Italio, ĉar mi tiom amas silentajn filmojn kun viva muziko, kaj vidis pli multajn ol mi povas memori. Do ironias ke ĝis nun mi ne vidis filmojn de Charlie Chaplin! Jen la ŝanco finfine alvenis, ĉar ĉi-nokte oni montris 4 filmojn de Chaplin kun viva orkestra muziko. Ĉiuj estas el la jaroj 1916 aŭ 1917, kaj pluraj aktoroj (ne nur Chaplin) aperis en pluraj filmoj, do estis kvazaŭ komedia teamo. Ni amuziĝis, kaj mi tre ĝuis finfine vidi la lertan komedion de Chaplin, kiu evidente influis tiom multajn postajn aktorojn. Li faras amuzajn lertajn akrobataĵojn, kaj ankaŭ bone amuzas per vizaĝaj esprimoj ktp.
La muziko estis de Carl Davis, kiu komponis ĝin en 1982.
La enmigranto (1917) temas pri ŝipveturo al Usono, kaj misaventuroj en restoracio post la alveno. Dum ĉi tiu filmo aperas la fama statuo de libereco, kaj la orkestro ludis usonan muzikon "Star Spangled Banner", kio kaŭzis multan aplaŭdadon en la aŭditorio, iom surprize al mi kaj miaj amikoj, kiuj ne sciis ĉu temis pri la statuo de libereco, la rekonata muziko, la ĝenerala temo de alveno de enmigrantoj al Usono, aŭ kio.
La lombardejo (1916) temas pri diversaj amuzaj eventoj en tago ĉe lombardejo, kie laboras Chaplin. Estas diversaj amuzaj renkontoj kun kolegoj kaj klientoj.
La 1-a frumatene (1916) malsimilas al la aliaj, ĉar Chaplin estas la sola aktoro en la filmo (krom unua sceno kun malvigla taksiisto). Temas pri riĉa ebriulo kiu revenas hejmen kaj simple volas iri al lito, sed havas multajn problemojn pro sia ebria stato. Ĝi amuzis sed tro longis kaj ripetecis. Ĉu koincide ankaŭ estis la sola en kiu Chaplin rolas riĉulon anstaŭ povrulon? Spite la longecon, la amuzaĵoj bonis kaj ofte tre lertis.
La aventuristo (1917) temas pri fuĝanta prizonulo, kiu amikiĝas kun riĉuloj kaj pretendas esti alia riĉulo, ĝis la polico denove rekonas lin. Ĝi tre amuzis.
Mi fieras ke mi rimarkis du fuŝajn polajn subtekstojn. Evidente oni devis dungi min kaj a2na por fari la subtekstojn. :)