socia vivo, lingva lernado, ktp Mi vizitas kelkajn firmaojn ĉiusemajne por instrui la anglan. Unu havas plurajn programistojn, kaj hieraŭ mi eksciis ke unu el ili ne plu laboras tie. Surprizis min ke mi sentis iom fortan malgajon pro tio. Post plua pensado mi konstatis ke multaj el miaj kvazaŭsociaj kontaktoj estas kun lernantoj, sed ĉar mi vidas ilin nur unu aŭ du fojojn en semajno, en kunteksto de angla instruado, tia kontakto estas neforta. Tamen kun tiu ulo mi ofte ĝuis afablajn kaj profundajn konversaciojn pri diversaj interesaj temoj, de programado ĝis kulturo, politiko, ktp. Do mi sentos la mankon de dufoja en semajno kontakto kun li. Ni interŝanĝis kontaktinformojn por resti en fojfoja kontakto. Ĝenerale mi konstatas ke mi bezonas atenti pri mia sociumado, ĉar mi perdis grandegan socian rondon kiam mi transloĝiĝis, kaj mi rekomencis mian socian vivon de preskaŭ nenio, kun la cetera defio de la malfacila pola lingvo. Antaŭ kelkaj tagoj ni vizitis du geamikojn kaj teumis kaj ludis tabulludojn (Tantrix, Hive, Rumis). Ni babilis plejparte angle sed ofte pole, kaj tio plaĉis. Mia aĉa kapablo kompreni pole vere limigas mian sociumadon, do mi lastatempe intense plivigligis mian polan studadon. Mia vortstoko estas daŭra problemo do mi serĉis bonan programon por helpi min parkeri, kaj post esplorado decidis uzi
jMemorize, kiun mi forte rekomendas al ĉiu, kiu volas parkeri aferojn. Mi jam vidas surprizan progreson en mia vortstoko.
I visit several businesses each week to teach English. One has a group of programmers, and yesterday I found out that one of them no longer works there. I was surprised that I felt rather gloomy about that. After pondering I realized that many of my pseudo-social contacts are with students, but since I only see them once or twice a week, in the context of teaching English, such contact is not strong. Nonetheless with this guy I often enjoyed friendly and deep conversations about various interesting things, from software development to culture, politics, etc. So I will miss the twice-weekly contact with him. We exchanged contact info to stay in occasional contact. Generally I am conscious that I need to be aware of my social life, since I lost a huge social circle when I moved, and I restarted my social life from practically nil, with the additional challenge of the difficult Polish language. A few days ago we visited two friends and drank tea and played boardgames (Tantrix, Hive, Rumis). We chatted mostly in English but often in Polish, and that was pleasing. My crappy ability to understand Polish truly limits my socializing, so I recently intensely increased my Polish studying. My active vocabulary is an ongoing problem so I looked for a good program to help me memorize, and after some research decided to use
jMemorize, which I strongly recommend to anyone who wants to memorize stuff. I already am seeing surprising progress in my vocabulary.