morto Claude Piron mortis antaŭ kelkaj tagoj, kaj nun ĵus mortis
Don Harlow. Tio aĉas. 2 gravaj bonaj Esperantistoj. Mi sentas pli da persona ŝoko pro Don, ĉar
lia libro kaj
retejo inspiris min pri Esperanto, kaj mi babilis kun li vizaĝo al vizaĝo dum vizito al San-Francisko baldaŭ post kiam mi eklernis Esperanton (kaj kelkajn fojojn poste), kaj restis en fojfoja retpoŝta kontakto dum la jaroj. Ĉiuokaze jen malgaja semajno por Esperanto.
Mi legis pri Don Harlow tuj post reveno hejmen de tre melankolia disocia norvega filmo (plisurrealigita por mi pro polaj subtekstoj).
Mi pensis pri morto lastatempe ankaŭ pro mia (nur dua en mia vivo) ĉeesto en funebra ceremonio. Ambaŭfoje temis nur pri iu konata de proksimulo de mi, ne pri iu konata de mi. Neniu proksima al mi mortis dum mia vivo post mia infaneco, kiam geavoj mortis sed mi tro junis por memori. Iam ĝi okazos, kaj mi ne vere scias kia ĝi estos. Mi ofte sentas min stranga pro tiu konstato.
Claude Piron died a few days ago, and now
Don Harlow just died. 2 great Esperantists. I feel more personal shock about Don, since
his book and
website inspired me about Esperanto (and several times later), and I chatted with him face to face during a visit to San Francisco soon after I started learning Esperanto, and remained in occasional email contact through the years. Anyway, a sad week for Esperanto.
I read about Don Harlow right after returning home from a very melancholy Norwegian film (made more surreal for me by the Polish subtitles).
I thought about death recently also because of my (only second in my life) attendance at a funeral ceremony. Both times were for someone known by someone close to me, but not known to me. No one close to me has died during my whole life after my early childhood, when my grandparents died, but I was too young to remember. Sometime it will happen, and I don't really know what it will be like. That realization often feels weird.