russ ([info]goulo) wrote,
@ 2003-12-01 19:34:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
mia traduko de Unikodo-artikolo aperas ĉe joelonsoftware.com
Eble vi memoras ke antaŭ multaj semajnoj, mi tradukis artikolon pri Unikodo ĉe joelonsoftware.com. Nu, Joel atendis por ke iu voluntulo kontrolu ĝin, sed neniu kontaktis lin, do finfine Joel decidis publikigi ĝin (kaj multajn aliajn tradukojn, kiujn li ricevis lastatempe)... do jen mia traduko Esperantan, kaj mi supozas ke nun troviĝos diversaj eraroj en ĝi, ha! Espereble, ne estas tro da eraroj! (Se eraroj troviĝos ja, bonvolu diri al mi, kaj mi kolektos ilin en liston kaj poste sendos korektitan version al Joel.) Ĉiuokaze, mi ĝuas vidi "Esperanto" en la lingvolisto ĉe lia retpaĝaro finfine.


(2 comments) - (Post a new comment)

la kutimaj korektoj
[info]kunar
2003-12-03 03:37 pm UTC (link)
en la enskribo:
- "jen mia traduko Esperanta";
- "korektitan version"

en la artikolo:
Mi nur kontrolis la unuan parton:

"Ĉu vi iam miris pri tiu mistera etikedo Content-Type? Vi scias, tiu kiun vi devas uzi en HTML kaj pri kiu vi neniam certe scias kia ĝi devas esti?

Ĉu vi iam ricevis retpoŝton de viaj amikoj en Bulgario kun la temo "???? ?????? ??? ????"?"

Nepre evitu transmeti ĉiun unuopan vorton de unu lingvo al la alia - tio ne estas tradukado. Traduki signifas esprimi la samajn ideojn en alia lingvo - kaj tio normalkaze okazas per aliaj vortoj kaj esprimoj.

Se temas pri fakvortoj el la komputila kampo, mi forte rekomendas konsulti la kursonn de Bertilo Wennergren pri XHTML kaj CSS.

(Reply to this) (Thread)

Re: la kutimaj korektoj
[info]goulo
2003-12-04 09:50 am UTC (link)
Dankon! Mi korektis la taglibromesaĝon.

Pri la Unikoda artikolo, ankaŭ dankon, kompreneble. Mi ne sciis pri la XHTML/CSS-kurso de BW, do mi legos ĝin. Por komputilovortoj, mi uzis:
http://www.rantac.com.br/users/alls/v_komp.htm
kaj
http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html

(Reply to this) (Parent)


(2 comments) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…