russ ([info]goulo) wrote,
@ 2007-05-27 19:50:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
król roger
Mi vidis la polan operon "Reĝo Roger" en la vroclavo operejo. "Król Roger" estas iom moderna pola opero, de 1926, kaj la muziko kaj la temo ja ŝajnis modernaj: la muziko pensigis min pri Richard Strauss, kaj la temo estis iom ambigua kaj esploris religian kaj seksan liberecon kaj defion kontraŭ kutima aŭtoritato. Laŭ vikipedio la kreintoj fasciniĝis de la miksaĵo de kulturoj kaj religioj en la mediterenea regiono, kaj pli da toleremo pri seksa libereco. Tiu speguliĝas en la opero, ekzemple unu persono havis stereotipe gejan manieron (laŭ mia sperto, pola teatro ankoraŭ ne montras gejojn nestereotipe, sed mi esperas ke mi simple ankoraŭ ne vidis tiajn nesimplajn prezentojn), kaj la dua akto aventureme prezentas kontraŭmoran religian erotikan festadon kiu pensigis min pri grekaj pramitoj (kaj pri la romanoj de Robert Anton Wilson). La spektaklo mem bonis, laŭ kvalito de muziko, kantado, sceneja ornamo, lumado, ktp. Malkiel pli malnovaj operoj, "Reĝo Roger" estas iom mistika kaj mistera kaj enigma kaj erotika kaj eksperimenta. Mi ĝuis ĝin, kvankam la lingva nivelo ofte tro defiis min.

http://en.wikipedia.org/wiki/King_Roger
http://pl.wikipedia.org/wiki/Kr%C3%B3l_Roger_%28opera%29


Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…