russ ([info]goulo) wrote,
@ 2007-06-24 16:05:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Esperantumado en Góra
Mi kaj a2na veturis sabaton al eta Esperanta renkontiĝo en pola urbeto Góra, ĉar ĝi sufiĉe proksimis kaj eĉ ofertis senpagan loĝadon kaj manĝon. La afero estis eta (eble 20 homoj maksimume) sed plaĉa. Góra estas ĝemela urbo kun la germana urbo Herzberg, kiu iom famiĝis en Esperantujo pro tio, ke la loka registaro nomis Herzberg "la Esperanto-urbo" aŭ simile, do estas multa instruado kaj aktivado en ambaŭ urbetoj. Pro tio, estis pluraj vizitantoj de Herzberg. Mi estis la sola neeŭropdevena homo. Dum ĉi tiu renkontiĝo, la ĉefa evento estis promeno al apuda ekstera festo, kun koncertumado kaj fajroj post noktiĝo (do estis pola "ognisko"). La vetero plejparte agrablis, ĉar pli mildis la temperaturo lastatempe; iomete pluvis, sed ne troe. La loka grupo iel aranĝis ke ni Esperantistoj prezentis sur la scenejo, do la lokanoj aŭdis diversajn Esperantajn kantojn (iuj estis kantitaj sole de grupo de junaj lernantoj, kaj iuj de la tuta grupo). Fama hungara gufujestrino Vera ĉeestis kaj legis la komencon de la pola klasikaĵo Sinoro Tadeo en Esperanto. Mi estas surprizita kaj ne preparinta kiam oni petis min paroli, do mi salutis la homojn nome de Teksaso kaj mallonge diris ke mi loĝas nun en Pollando dank' al Esperanto... Nu iom tro longa sed amuza prezento, kaj certe la lokanoj pli ŝatis la postajn koncertojn de diversaj bandoj. Homoj dancis (supozeble ĝis sunleviĝo, kvankam ni foriris iom post la unua matene). Ebriuloj supersaltis fajrojn. Ĝenerale estis agrabla popolfesta etoso. Krom la "ognisko", okazis promenado posttagmezo en apuda bela ĝardeno (apud kiu estas lageto kun multaj laŭtaj ranoj!), kaj multaj agrablaj konversacioj. (Plaĉis al mi ke mi nuntempe pli bone komprenas kiam la poloj krokodilas... :) Krome mi kaj a2na alportis tabulludojn Hive, Tantrix, kaj Rumis, sed nur ni emis ludi. Sume estis plaĉa semajnfina ekskurso for de Vroclavo! Ho, ili prezentis gastlibron por subskribi, kaj mi ankaŭ aldonis spontanan poemon:
Bela nokta fest' ĉe Góra,
Fajroj sub ĉielo pura.
En mateno homoj lantas
Dum la multaj ranoj kantas.


A2na and I went to a small Esperantist gathering in a nearby town Góra, where maybe 20 people gathered for a casual get-together. Góra is a twin city with Herzberg in Germany, and both towns have active groups teaching Esperanto to local people who are interested, and a cultural interchange program. So there were some folks visiting from Herzberg. I was the only one not originally from somewhere in Europe. Some of us enjoyed a walk in a nearby beautiful garden, and there was a lot of enjoyable chatting, and the main event was a walk to a nearby ognisko (Polish word for an outdoor party/festival, which includes bonfires once it gets dark). There were various bands that played, and also a presentation by all of us Esperantists (singing some stuff, and me caught off guard improvising something when suddenly asked to speak to the crowd). After dark, the bonfires were enjoyable in the cool night air, with music and dancing and the occasional drunk wacky people, and it gave me surreal deja vu, like a little Polish village folk version of Flipside or something.


(Post a new comment)


[info]6opou
2007-06-25 01:20 pm UTC (link)
Duj?
neŭropdevena?

Ŝajnas kiel bona tempo.

(Reply to this) (Thread)


[info]goulo
2007-06-25 02:13 pm UTC (link)
Ve! "Duj" estis tajperaro por "Dum".

"neŭropdevena" estis (pli evidente, mi supozas) tajperaro por "neeŭropdevena"

Dankon!

(Reply to this) (Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…