| russ ( @ 2008-03-01 22:37:00 |
A Hand-book of Volapük
Mi finlegis hodiaŭ A Hand-book of Volapük (Manlibro de Volapuko) de Andrew Drummond. La romano tre plaĉis al mi. Ĝi iom malfacile priskribeblas. La rakonto okazas ĉefe en Skotlando en 1891 kaj la ĉefpersono estas fervora Volapukisto kiu havas strangajn diversajn aventurojn, ekzemple kun samklubana Esperantisto, mistera maljuna poliglota amorema soldato, teda enciklopediisto, registara burokrato, frenezula azilo, aerŝipo, universala tradukilo, stranga magio, ktp. Krome la libro efektive enhavas bazan instruon pri Volapük (kaj iom voligis min lerneti tiun lingvon), kaj iom pri Esperanto, Solresol, kaj aliaj historiaj planlingvoj. (Bedaŭrinde estis kelkaj eraretoj pri Esperanta gramatiko.) Stile ĝi parodie kaptas la etoson kaj skribmanieron de viktoriana romano, kaj la lingvo estas lerta - estus interesa defio traduki ĝin en Esperanton aŭ alian lingvon. Krome la rakontisto ne fidindas interese kaj amuze. Teme ĝi prezentas amuzan misteran filozofian "steampunk" (vaporpunkan = alternativan viktorianan) magirealisman aventuron miksitan kun multaj diversaj diskutoj pri lingvaj aferoj, ekzemple diversaj gramatikaj sistemoj, seksismo en lingvoj, lingva imperiismo kaj tio ke lingva ŝanĝo en popoloj ŝajnas rezulti plej ofte post milita venko, ktp. Ĝi ofte ridigis kaj surprizis min, kaj mi rekomendas ĝin al lingvemuloj kiuj regas la anglan. Dankon al a2na pro bonega kristnaska donaco. :)
Today I finished A Hand-book of Volapük by Andrew Drummond. I liked the novel a lot. It's sort of hard to describe. The story takes place mostly in Scotland in 1891 and the main character is a committed Volapukist who has strange diverse adventures, e.g. with an Esperantist in his language club, a mysterious old polyglot horndog soldier, a boring encyclopedist, a government bureaucrat, an insane asylum, an airship, a universal translator, strange magic, etc. Plus the book actually has basic instruction about Volapük (and made me a bit interested to learn a little of the language), and some about Esperanto, Solresol, and other historical constructed languages. (Alas there were a few little errors about Esperanto's grammar.) Stylistically it parodies the feel and writing style of a Victorian novel, and the language is clever - it would be an interesting challenge to translate it into Esperanto or another language. Plus the narrator is interestingly amusingly unreliable. Thematically it presents an amusing mysterious philosophical steampunk magic realism adventure mixed with many diverse discussions about language issues, e.g. grammatical systems, sexism in language, language imperialism and the fact that language change in populations seems to result usually after military conquest, etc. It often made me laugh with surprise, and I recommend it to all language geeks who know English well. Thanks to a2na for a great x-mas gift. :)
Podręcznik Volapük (Volapüka? Volapüku? Polski jest trudny!) Andrew Drummonda to fajna zabawna historyczna magiczna powieść o językach i o filozofii. Dzięki a2na, to był bardzo dobry prezent! :)