russ ([info]goulo) wrote,
@ 2008-05-31 08:34:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend!  Next Entry
Raj utracony
Raj utracony to współczesna opera Krzysztofa Pendereckiego. Oryginalny tekst jest po angielsku według Paradise Lost Miltona ale wersja wczoraj wieczorem była głównie po niemiecku. Współczesna muzyka opery nie była taka ładna ani energetyczna dla mnie ale była dość dobra i czasami bardzo mocna. Aktorzy grali i tańczyli bardzo dobrze. Kostiumy były fajne. Fabuła (z Szatanem, Adamem, Ewą, itd) jest bardzo znana... to dobrze, bo słabo rozumiałem trudne napisy po polsku. Cieszę się, że zobaczyliśmy operę.

Ni spektis modernan polan operon bazitan sur "Paradise Lost" de Milton. Bonis rolado, dancado, kostumoj, ktp. Tia moderna opera muziko ne tiom ravas min, sed ĝi ofte estis drama kaj efika. La originala teksto estis angla, sed ial ĉi tiu versio estis kantata en la germana. La intrigo pri Satano, Adamo, Evo, ktp tute familiaras, bonŝance, ĉar alie mi malmulte komprenus pro la malfacila polaj supertekstoj.

We saw a modern Polish opera based on Milton's Paradise Lost. Good actors, dancing, costumes, etc. That kind of modern opera music is not so beautiful for me, but it was often dramatic and strong. The original libretto was English, apparently, but for some reason this version was sung in German. Lucky for me the story of Satan, Adam, Eve, etc is familiar, because the Polish supertitles were often too difficult and fast for me.


(Post a new comment)


[info]marc_lj
2008-05-31 01:45 pm UTC (link)
Moderna opero, bone, sed en Pollando ne mankas ankaŭ bonaj enscenigoj de operoj klasikaj. Ĉu Wrocław ne havas sian Teatr Wielki? Se jes, mi konsilas uzi ĝin, dum ĝi ankoraŭ ekzistas...

PS: kiel nun fartas la stomako? Ĉu vi manĝis tro akrajn manĝojn en Hindujo?

(Reply to this) (Thread)


[info]goulo
2008-05-31 05:02 pm UTC (link)
Estas tiu iom nove restaŭrita opero apud ni! Ni vidis diversajn operojn tie, modernajn kaj klasikajn ja. Bedaŭrinde oni ne prezentis ion pri barataj mitoj!

La stomako pliboniĝis finfine, post semajno de interna batalado. Certe ne temas pri akra manĝo ĉar (1) mi amegas kaj kutimas manĝi akran manĝon kaj (2) bedaŭrinde ni ne ricevis multe da akra manĝo en Barato. Nur kelkfoje ni trovis vere akran manĝon. (Chlip chlip...)

Sed la stomaka problemo preskaŭ certe temis pri manĝo, aŭ pli specife pri ia bakterio ktp en manĝo... dum la vojaĝo ni ambaŭ suferis tiajn problemojn, kaj tiam lastminute mi verŝajne rekaptis tian aferon dum la foriro... Kutima sperto por okcidentaj vizitantoj en Barato.

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]voyager42
2008-06-01 03:26 pm UTC (link)
Onidire povas temi pli pri la akvo ol la manĝaĵo barata kiu kaŭzas problemojn. La homoj kiuj vizitas la Barata oficejo de nia firmao ja plendas pro tio, kaj ŝajne ne ĉiuj alkutimiĝis reveninte plurfoje.

(Reply to this) (Parent)(Thread)


[info]goulo
2008-06-01 05:29 pm UTC (link)
Jes (mi konsideris akvon kiel parton de la manĝo ĝenerale do ne eksplicite distingis). Ni zorge evitis nefiltritan akvon dum la vojaĝo, sed kompreneble ne eblas vere tute eviti ĝin, ĉar restoracioj lavas telerojn ktp en ordinara akvo. Kaj supozeble la bakterioj ankaŭ troviĝas sur la manĝo mem, ne nur pro akvo, kvankam jes ja akvo estas la ĉefa problemo.

(Reply to this) (Parent)


Create an Account
Forgot your login?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…