| russ ( @ 2008-07-26 21:55:00 |
Ni revenis de Nederlando kaj Universala Kongreso de Esperanto
Ni ĵus revenis de ferio! Ni forlasis la lastan tagon de UK ĉar ni devis trajnveturi al Utrecht, busveturi al Dusseldorf, kaj aviadilveturi al Vroclavo, tra la nokto kaj alvenis hejmen ĉ la 10a matene hodiaŭ. Hazardaj aferoj (ne kompleta listo!) pri Nederlando:
1. Semajno de malvarma pluvo en julio ne plaĉas.
2. Utrecht kaj Amsterdamo tre plaĉas kulture kaj arĥitekture; Roterdamo tro amas malbelan modernan arĥitekturaĉon kaj malpli biciklemas ol tiuj 2 urboj.
3. "Coffee shops" (kafejoj) amuzas kaj plej abundas en Amsterdamo, malplej en Roterdamo. Eblas laŭleĝe aĉeti fumaĵojn, fungojn, "specialajn" kukojn, ktp se oni emas partopreni tiajn amuzajn spertojn.
4. Estas pluraj bonegaj tabulludaj butikoj en tiuj urboj. "Joker" en Utrecht restas malferma malfrue kelkajn noktojn en la semajno por ludado.
5. La fama ruĝluma distrikto de Amsterdamo estis tre turisma kaj (laŭ mi) malalloga, kun tre similaspektaj pornrevuecaj virinoj kiuj staras en fenestroj kaj multaj fumas kaj parolas poŝtelefone dum ili penas allogi klientojn. Sed estis interese vidi la distrikton ĉiuokaze!
6. Malkiel en multaj neanglalingvaj landoj, en Nederlando ŝajnas ke preskaŭ ĉiuj efektive ja parolas la anglan. Surprizis kaj interesis min ke librobutikoj ne havas apartan fremdlingvan sekcion por anglaj libroj, sed anglaj libroj simple estas intermiksataj inter la nederlandaj libroj en ĉiuj sekcioj laŭ temo, kvazaŭ la distingo inter angla kaj nederlanda tekstoj ne pli gravas ol la distingo inter ruĝa kaj blua librokovriloj.
7. Ni "couchsurf"-umis (gastis) kun 2 homoj po 2 noktoj en Utrecht antaŭ UK, kaj ambaŭ tre afablis kaj tre malsimilis unu al la alia, do tio estis tre plaĉa.
Hazardaj aferoj pri UK (kie estis ĉ 1800 homoj de 60 aŭ 70 landoj):
1. Malpli da teatraĵoj, bedaŭrinde, kaj verŝajne lastatempe UK malemas havi multajn teatraĵojn, bedaŭrinde.
2. Fuŝaj problemoj pri manko de sufiĉe multaj seĝoj en ĉambroj, kaj fajrbrigado strikte permesis starantajn ektrajn homojn en ĉambrojn, do eĉ la ĉefa granda aŭlo tro malgrandis kaj multaj devis spekti solenaĵojn kaj spektaklojn en alia ĉambro televide.
3. La amasloĝejo sufiĉe bonis kaj malmultekostis; estis hostelo "De Mafkees" kun granda ĉambro kun ĉ 100 litoj kaj multaj Esperantistoj, do aliuloj vidis ke Esperanto ekzistas kaj iuj eĉ ekinteresiĝis.
4. Kiel kutime la "junulara programo" estis apartigita (get-igita) for de la kongresejo. Mi demandis pri tio en demandosesio al UEA-estraro kaj ricevis iom nekontentigan respondon ke supozeble junuloj mem volas tion (kvankam laŭ mia sperto junulo plendas pri tio) kaj ĝi malhelpas kuniĝon de Esperantistoj kaj plifortigas fendon inter generacioj. Krome estis ruza respondo ke koncerto de JoMo en loka trinkejo estis bona demonstro ke aparta junula programo taŭgas - nu jes, kompreneble tiaj koncertoj en lokaj ejoj bonas, sed kial filmoj (ekzemple) estu montritaj en ia hazarda kulturdomo anstataŭ en la kongresejo mem?
5. Goo estis pli evidenta, kaj en komuna areo iom ofte okazis goludado!
6. Estis kelkaj sufiĉe bonaj vegetaraj restoracioj apude, kaj okazis ekskurso kun 40 homoj al pli distanca vegetara ĉina restoracio kiu bonegis.
7. La muzikaj spektakloj havis tro da tutkliĉa ĝene laŭta fona sintezila muziko, kiu malhelpis ĝui la vivan muzikon luditan de la muzikistoj. Bonŝance ne ĉiuj faris tion, sed dum la internacia vespero tiu modo vere ĝenis nin. Ekz eĉ estis flutludado kun multinstrumenta fona muziko inkluzive falsan fluton kun la reala fluta ludado! Iom absurde.
8. Diversaj lingvistikaj, terminaraj, esperantologiaj programeroj plaĉis al mi, aliaj estis enuaj, kiel ĉiam; plejparte mi ĝuis tiujn programojn.
9. Pro tiaj programeroj, kaj pro konversacietoj kun partoprenintoj de la 3-jara interlingvistika kursaro en Poznano, kies sekva 3-jara programo komenciĝos en septembro, mi serioze pripensas aliĝi tiun 3-jaran kursaron. Temus pri 2 semajnaj vizitoj al Poznano ĉiujare kun multa interreta laboro/komunikado inter la realvivaj renkontiĝoj. Mi pripensis tiun kursaron ekde longe, kaj nun esta la ŝanco, se mi ne volas prokrasti ĝin 3 jarojn plu. Temus pri lingvistiko, gramatiko, literaturo, kiel instrui Esperanton, historio de Esperanto, ktp, do sufiĉe interesa gamo de fakoj prezentitaj de diversaj eminentuloj. Estus strange partopreni plurjaran universitatan studadon denove, eĉ se ĝi ne estas tipa studado!
10. Nesurprize mi aĉetis kelkajn librojn, inkluzive iom da poezio kiu iel pli interesas min lastatempe, precipe la amuza poezio de Raymond Schwartz. Surprizis min malkovri informojn pri "praesperanto", t.e. pli frua versio de la internacia lingvo de Zamenhof, kiun laŭ legendo bruligis lia patro. Iom da tekstoj restis verŝajne, kaj Gaston Waringhien kaj aliaj provis rekonstrui ĝin. Mi jam sciis pri alia fikcia praesperanto Arcaicam Esperantom. La ideo uzi tiajn lingvojn en prozo por reprezenti malnovan lingvon, simila al uzo de Latino en anglaj tekstoj, amuzas min.
We just got back from vacation! A long overnight trip, by train to Utrecht, bus to Dusseldorf, and plane to Wrocław, arriving home around 10am. Random stuff (not a complete list!) about Netherlands:
1. A week of cold rain in July is not fun.
2. Utrecht and Amsterdam were quite nice culturally and architecturally. Rotterdam is too enamored of ugly modern architecture and also isn't so bike-oriented as the other 2 cities.
3. "Coffee shops" are fun and most common in Amsterdam, least common in Rotterdam. You can legally buy joints, shrooms, space cake, etc if you want to have such experiences.
4. There are several excellent boardgame stores in these cities. "Joker" in Utrecht stays open late several nights each week for playing games.
5. The famous red light district of Amsterdam is very touristy and (for me) a turnoff, with very similar looking porn-magazine-style women who stand in windows and smoke a lot and talk on cell phones while they try to attract clients. But it was interesting to see in any case!
6. Unlike in many non-English countries, in Netherlands it seems like almost everyone really does speak English. I was surprised and intrigued that in bookstores there's not a separate foreign section with English books, but rather English and Dutch books are all mixed together in every section according to subject, as if the distinction between English and Dutch text was no more important than the distinction between a red or blue book cover.
7. We couchsurfed with 2 guys for 2 nights each in Utrecht before UK, and they were both quite nice and quite different from each other, so that was fun.
About the Universala Kongreso de Esperanto: As always, there were pros and cons. Roughly 1800 people from 60 or 70 countries I guess, speaking Esperanto for a week. Of possible interest to my non-Esperanto readers:
There was more go-playing than I'd seen before, which was fun.
There was a 40-person excursion to a somewhat distant but excellent vegetarian Chinese restaurant.
Various interesting linguistic/academic/Esperantological lectures, as well as conversations with various people, convince me that I should probably join a 3-year interlinguistics course in Poznań which I'd been thinking about for a while, and which starts in September, so now's the time if I don't want to procrastinate it 3 years. It covers a wide range of stuff, e.g. linguistics, grammar, literature, how to teach Esperanto, history of Esperanto, etc. Most of it would be done by email, but with 2 weeks a year of on-site classes with various specialists. I still need to decide for sure, but am leaning strongly towards doing it. It would be strange to be in a formal multiyear university study program again, albeit a rather atypical one!