russ ([info]goulo) wrote,
@ 2003-12-27 16:22:00
Previous Entry  Add to memories!  Share this!  Next Entry
Malvarma Monto
Kristnasktagon mi vidis la filmon Malvarma Monto kun la familio. Mi ŝatis ĝin ege, ĉar mi interesiĝas pri la usona enlanda milito, kaj ankaŭ pri la Odiseado de Homero (la filmrakonto similas al la Odiseado). Mi neniam komprenas kial multaj homoj ne ŝatas la filmojn de Anthony Minghella, ekzemple multaj plendis pri La Angla Paciento. Mi supozas ke ili estas tro longaj kaj romantikaj kaj tragikaj aŭ io, sed mi certe ŝatas tiajn epikajn filmojn. Malvarma Monto komenciĝas kun la batalo de Petersburg, kun tre fortaj scenoj de militohororo. Mi skribis pri tiu batalo kiam mi estis knabo en lernejo antaŭ multaj jaroj, kaj mi miris vidi tian bonan filmversion de la batalo. La filmo ne sekvas tempon rekte, kaj kompreneble montras stultuloj antaŭ la militkomenco, esperantaj por milito, tro entuziasmaj por milito. Malfeliĉas ke tiom homoj ĝuas pri milito kaj volas ataki aliajn landojn, ĉiam kredante ke la milito mallongos kaj facilos. Kompreneble la usona enlanda milito estis tre mortiga kaj dolora. Ŝajne, homoj neniam lernas la lecionojn ke milito nur produktas doloron kaj morton. Ĉiuokaze, la rakonto temas pri amantoj disiĝaj per la milito, kaj la veturo de la soldato kiam li finfine decidas iri hejmen. Estas multa interesa historia informo, ekzemple interesa malfeliĉa rakonto pri la tiel-nomita hejmgvardio, kiu restas ĉe hejme por gardi la urbon kiel policanoj, sed kompreneble misuzas ilian povon aĉe... ili rilatas al la malvolataj ĝenaj amumantoj de Penelope en la origina Odiseado. Laŭ mi, la filmo belas kiel La Angla Paciento (alia rakonto de amo kaj milito), kun bonegaj rolularo, scenoj, muziko, ktp. Krom la ĉefroluloj Jude Law, Nicole Kidman, kaj Renée Zellweger, ankaŭ aperas aliaj surprizaj vizaĝoj, ekzemple mi ĝuis vidi Brendan Gleeson (kiu bonegis en 28 Tagoj Poste) kaj Philip Seymour Hoffman, ktp.


Create an Account
Forgot your login or password?
Log in with OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…