russ (goulo) wrote,
russ
goulo

Mój rower

Emerito iam ludis ĵazon.
Evidente li muzikon amas,
sed li fuŝis sian vivan bazon.
Lia edza patra lerto lamas.

Do la filo kreskis tro severa.
Ankaŭ li forpuŝis la edzinon,
kaj laŭ familia leĝo vera
lia fil' pli ŝatas la patrinon.

Avo, patro, filo kunvojaĝas
malkapablaj rekte montri amon.
Ĉiu propran patron maladmiras.

Tamen temp' está! ĉar avo aĝas!
Ili ekkreetas aman flamon
kaj laŭ vojo pli humana iras.

http://www.imdb.com/title/tt2209426/

Kortuŝa (tamen fojfoje kliŝa) rakonto de distancigitaj viroj intergeneraciaj. Ni ĝuis ĝin.
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments