russ (goulo) wrote,
russ
goulo

Sicily and Malta

We returned from an August vacation of 2 weeks in Sicily and 3 nights in Malta. Hot weather, but good trip. If you're ever near Trapani, be sure to visit Erice, a cool old city up on a mountain. We ate pizza in a piazza while clouds rolled in and covered us. Then we spent a week at the Italian Esperanto Congress, which was in Mazara del Vallo and quite enjoyable. That city is really vibrant, lots of night life, music, parades, art etc. All of Sicily has a real siesta culture - the streets are pretty deserted in the afternoon, but then people come out at a night, even little kids staying up till midnight or later. Next we visited Palermo, Ragusa, Modica, Pozzallo and finally took a ferry to Malta to visit Bob.

Malta is quite a strange cultural combination. E.g. Maltese is an Arabic-based language written with Latin letters. Very conservative catholic culture - only last year did divorce become legal. For some reason hunters have a lot of political influence there and over-hunt animals so there are very few animals - the last famous "Maltese falcons" were killed by hunters in the 80s, and some hunters burn the cars of birdwatchers and environmentalists (as happened to the car of a bird-watching friend of Bob's). And various ancient societies lived there which simply disappeared. We enjoyed visiting the Hypogeum, an underground mass tomb dug out of solid rock 5000 years ago by a culture about which very little is known. Malta has a new bus system with pretty good routes, but very slow, e.g. needing an hour or more to go less than 10 kilometers. There are beautiful views, but very rocky - don't expect many sandy beaches. The whole country has only 400000 inhabitants, fewer than Wroclaw! And many tourists visit from many countries. All in all a good interesting trip.

=====

Ni revenis de aŭgusta vojaĝo en Sicilio (2 semajnoj) kaj Malto (3 noktoj). Varmega vetero sed bona feriado. Proksime al Trapani ni rekomendas viziti Erice, kiu estas bela mezepoka urbeto sur monto. Ni manĝis picon sur placo dum nuboj alvenis kaj kovris nin! Poste ni pasigis semajnon ĉe la Kongreso de Esperanto en Italujo, kio okazis en Mazaradelvalo. Tre vibra urbo kun viglaj vesperoj kaj muziko, arto, paradoj, ktp. Sicilio havas tre siestan kulturon: posttagmeze la stratoj dezertas, sed homoj aperas nokte, eĉ infanetoj ekstere ĝis noktomezo aŭ poste. Poste ni vizitis Palermon, Ragusa, Modica, Pozzallon kaj fine pramis al Malto por viziti amikon Bob.

Malto estas tre kurioza kultura kombinaĵo. Ekzemple la malta estas araba-devena lingvo skribita per latinaj literoj. Tre konservativa katolika kulturo - nur antaŭ jaro oni ekpermesis divorcon laŭleĝe. Ial besto-ĉasistoj havas multan politikan influon kaj ŝajnas ekstermi ĉiujn sovaĝajn bestojn: la lastaj famaj "maltaj falkoj" estis mortpafitaj de ĉasisto en la 1980-aj jaroj, kaj iuj ĉasistoj bruligas la aŭtojn de bird-amantoj kaj natur-protektantoj (kio okazis al la aŭto de iu amiko de Bob). Kaj diversaj prasocioj loĝis tie kaj simple malaperis. Ni ĝuis viziti Hypogeum, subgrunda amasa tombejo elfosita el solida roko antaŭ 5000 jaroj de iu kulturo, pri kiu malmulte estas sciata. Malto havas novan busosistemon kun sufiĉe bonaj vojoj, sed la busoj malrapidas, ekzemple ni bezonis horon aŭ pli por veturi malpli ol 10 kilometrojn. Estas belaj vidaĵoj, sed tre rokaj - ne atendu multajn sablajn plaĝojn. La tuta lando havas nur 400000 enloĝantojn, malpli ol en Vroclavo. Kaj multaj diverslandaj turistoj vizitas. Resume, bona interesa vojaĝo.
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 3 comments