| russ ( @ 2004-04-25 01:38:00 |
24-hora komikstago
24 Hour Comics Day is cool looking and I wish I'd participated!
Hodiaŭ mi vidis ĉirkaŭ 40 aŭ 50 komiksverkistojn en Aŭstinlibroj (jen aktuala raporto), pro 24-hora komikstago. Tre interesa afero! Nun mi deziras ke mi partoprenis! Anstataŭ mi nur spektis kun du amikoj, kaj poste vespermanĝis kun ili. Supozeble, la artistoj ankoraŭ verkas, tra la nokto, por krei 24 paĝojn da komiksojn en 24 horojn... Do 50 komikslibroj kreiĝas nur en tiu loko, kaj la sama afero okazas en multaj lokoj ĉirkaŭ la mondo! Mi precipe interesiĝis pri unu verko kiu temis pri miksado de la usona civila milito kaj Macbeth de Shakespeare (du temoj, kiuj interesegas al mi). Ankaŭ mi vidis du iom famajn lokajn artistojn, Korey Coleman kaj Harrison! (jen ekzemplo de ties verko, kiu lastatempe amuzis al mi ĉar mi havas tiajn amikojn kiel en tiu komikso), kies komiksoj aperas en la semajna loka XLent-gazeto. Mi rimarkis multajn diversajn stilojn kaj artlertecojn inter la partoprenantoj. Iuj eĉ nur uzas komputilojn; aliaj tradicie uzas krajonojn por skizi kaj tiam inkis. Ankaŭ uziĝas diversaj aliaj metodoj. Multaj el la verkoj aspektas sufiĉe interesaj kaj bonaj.
Mi ĵus rimarkis ke Greg Stephens de Zwol ankaŭ partoprenas kaj alŝutas siajn paĝojn ĉi tie. Mi feliĉas ke li finfine kreas komiksojn denove.