russ ([info]goulo) wrote,

antietam, yo la tengo, rasputina

Pasintan nokton mi iris al Stubb's (mia unua fojo, nekredeble) por aŭskulti muzikon de tri malsamaj grupoj (Antietam, Yo La Tengo, Rasputina), ĉiujn el kiuj mi konas kaj ŝatas! Ankaŭ mi vespermanĝis antaŭ la koncertoj kun Omar, kiu plaĉas ĉar ĝis nun mi apenaŭ konas lin (kiu estas amiko de Moloch) do mi ĝuis koni lin pli bone per afabla konversacio. Li iris al la unua koncerto (Antietam kaj Yo La Tengo) kun mi sed mankis la monon kaj energion por la duan (Rasputina).

Nu, la unua koncerto okazis ekstere en la pli granda muzikejo post la restoracio Stubb's, kaj la vetero bonis. Unue ludis Antietam. Mi tre ŝatas Antietam, kaj feliĉis kiam mi rimarkis lastatempe ke ili ankoraŭ ekzistas, ĉar mi tute ne sciis (mi rimarkis kelkajn solprojektojn de membroj dum lastatempaj jaroj, do mi supozis ke la grupo ne plu ekzistas), kaj (laŭ iom da google-esplorado) la grupo ja disiĝis sed regrupiĝis lastatempe, kun nova KD. Tara Key ludas elektran gitaron laŭte (kiel punka muziko) sed pli lerte ol tipa punko, do mi ne certas kiel priskribi la stilon. (Eble similas al My Bloody Valentine, se ne tiom etereca.) Ŝi kaj basisto Tim Harris ambaŭ aspektas pli maljunaj ol antaŭ dek jaroj kiam mi antaŭe vidis ilin, kaj la aŭkultantaro pli malgrandas ol tiam, sed ili certe ankoraŭ rokas. Ili ludis multa nova muziko, kiun mi tute ne konis, sed ili ankaŭ ludis kelkajn el miaj malnovaj favoratoj, hura. Ne ĉeestis multaj aŭskultantoj (nur kelkaj dekoj) dum la Antietam-muziko, do mi facile proksimis la muzikistojn kaj dancis libere (kiel kutime en Aŭstino, preskaŭ ĉiuj ne dancas dum koncertoj, sed mi ignoris la nedancistojn...) kaj fakte, mi certe dancis plej multe dum la Antietam-muziko, parte pro la spaco kaj ĉefe ĉar ilia muziko plej danceblas. Estas laŭta, rapida, ritma, kaj interesa, kvankam miaopinie la kvalito de la sonmikso ne tre bonis, malfeliĉe, do mi preskaŭ povis kompreni la kantadon, kaj la KD-oj pli klaras.

Post Antietam aperis Yo La Tengo, la ĉefa evento de la vespero, kaj nun la tuta korto tute plenis je homoj. Mi kaj Omar ne povis esti proksimaj al la scenejo, sed tamen ni povis vidi kaj aŭdi sufiĉe bone. Yo La Tengo tre popularas en Aŭstino. Mi ĉeestis iliajn koncertojn antaŭ multaj jaroj en Liberty Lunch (se mi memoras ĝuste) sed ne lastatempe. (Antaŭ kelkaj jaroj, mi ĉesis iri al viva muziko en fumegaj kluboj ĉar la fumo tro dolorigas miajn okulojn, do mi ĉefe nur iras al la Cactus Cafe (kiu ne permesas fumadon), kie Clandestine ofte ludis, feliĉe. Mi malpacienciĝis pri la multaj stultuloj kiuj fuŝas la aeron per daŭra fumado dum koncertoj... do mi nun nur iras al muziko en fumaj kluboj se mi ege ŝatas la grupojn kaj ege volas vidi ilin, kaj eksteraj koncertoj pli bonas pri fumo, kompreneble.) Ĉiukaze, Yo La Tengo ludis bone, kaj la granda amaso de homoj klare ĝuis la koncerton. Yo La Tengo ludas diversajn stilojn, kaj la tri membroj ofte ŝanĝas muzikilojn: ekzemple, ĉiuj el la tri ludis tamburojn kaj klavinstrumentojn (ne en la sama kanto, kompreneble!) Mi ŝatas la laŭtajn frenezajn gitarbruajn pecojn kaj ankaŭ la malrapidajn kosmajn pecojn. Sed ili ludis multajn strangajn ludemajn pecojn, kiuj ne tiom plaĉas al mi ĉar mi ne sentas ilin emocie - ili ŝajnas kiel ekzercoj aŭ ŝercoj aŭ esploroj, sed mi tamen sufiĉe ĝuis ilin. Mi deziris ke estis pli da longa kosma vaganta muziko, sed almenaŭ ili ludis iom da tia muziko. Antietam kuniĝis Yo La Tengo dum unu longa kaprica tamburkanto pri nuklea milito (kiu daŭris tro longe).

Nu, la unua duono de mia vespero nun finiĝis, kaj mi duafoje viciĝis antaŭ Stubb's por eniri la konstruaĵo por Rasputina, post mi adiaŭis Omar. La ena scenejo pli malgrandas, kaj estas interesa balkono por vidi la scenejon alte, sed la ĉambro tute tro malgrandis por la granda nombro de Rasputina-aŭskultantoj! Ni estis kiel sardinoj en ladskatolo, kaj la fumo tro multis - la aero grizis, kaj miaj okuloj doloriĝis baldaŭ. Bonŝance, la muziko de Rasputina tre interesas al mi kaj mi ĝuis la koncerton mem. Ofte ili ludas en Aŭstino, sed ĝis nun mi ĉiam maltrafis ilin, do mi feliĉis ke mi finfine aŭskultis ilin vive (baze, la fakto ke 3 malsamaj grupoj, kiujn mi ŝategas, ĉiuj ludis en la sama loko igis min iri al Stubb's...) Se vi ne konas Rasputina, mi tute rekomendas ilin, ĉar ili tre strangas kaj interesas, eĉ se vi ne tre ĝuas la muzikon (sed laŭ mi, la muziko bonas): ili ludas viktorianan violonĉelo-rokon! Melora kaj Zoe (violonĉelistinoj kiuj vestas sin viktoriane per korsetoj, ktp) ambaŭ sidas kaj ludas violonĉelojn dum la tuta koncerto, kaj la nekutima stilo funkcias tre bone! Ankaŭ estis longbarba hipiulo kiu ludis tamburojn, do estas roksono ankaŭ. La kantado de Melora iom eterecas, kaj inter la kantoj ŝi paroladas tre humure per sia malforta alta ĝentila voĉo. Ili memorigas min pri Dame Darcy, kiu verkas viktorianajn komiksojn kaj ankaŭ ŝajne vivas kaj vestas sin viktoriane (kaj ankaŭ ludas iom da malnovstila muziko ja). Ili ludis bonan mikson de favoratojn kaj nekonatajn kantojn, kaj ankaŭ tri amuzajn kovraĵojn: "Rock and Roll" de Led Zeppelin, "Barracuda" de Heart, kaj "Bad Moon Rising" de Creedence Clearwater Revival. La koncerto ne daŭris tre longe, sed (eble pro la troplena trofuma ĉambro kaj mia propra laceco post longa vespero) min ne ĝenis kiam ili finis la ludadon, kaj ĝi estis sufiĉe bona - mi feliĉas ke mi finfine aŭskultis la belan strangan eterercan Rasputinan vive!

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…