| russ ( @ 2004-06-22 22:12:00 |
isaac la pirato
Isaac le Pirate (Isaac la Pirato) estas bona franca komikso de Christophe Blain. Mi legis anglan version (tradukis Joe Johnson) kaj tre ĝuis ĝin. Isaac estas malriĉa franca artisto; li loĝas en Parizo kun amatino Alice, kaj ili disputas pri mono sed amas unu la alian. Iutage, Isaac renkontas kuraciston, kiu trompas lin, por ke Isaac vojaĝu kelkajn tagojn per ŝipo por renkonti la estron de la kuracisto, kiu interesiĝas pri pentraĵoj... sed la kelkaj tagoj iĝas pli longa tempo, kaj la estro estas piratkapitano, kiu volas ke Isaac verku pentraĵojn pri la gloraj aventuroj de la ŝipo. Tiel komenciĝas interesaj aventuroj al Ameriko kaj eĉ Antarkto. Mi ŝatas la artstilon de Blain, kiu simpligas la ĉefajn personojn, precipe Isaac, sed ofte tre detaligas la fonojn, inkluzive de velŝipoj, Parizaj stratoj, diversaj historiaj konstruaĵoj, ĝangaloj, kaj eĉ la glacia sudega regiono. Krom la interesa historia pirata aventuro, la romano ankaŭ temas pri longdistanca romantikeco, kaj la malfacilaĵoj kiujn suferas Isaac kaj Alice ambaŭ pro sia aparteco. Ŝi ne havas sufiĉan monon por vivi, do ŝi serĉas dungon kaj luktas ekantan amon al sia nova estro. (Eĉ estis unu sceno pri dancado, kiu memorigis min pri Steppenwolf de Hesse...) Isaac ankaŭ partoprenas amoran aventuron. Mi legis la unuan anglan libron en la serio (Al Ekzotikaj Landoj) kiu kolektas la unuajn du originajn francajn librojn (Ameriko kaj Glacio), kaj mi tute volas legi la sekvajn librojn por lerni kio okazas poste! Espereble angla (aŭ Esperanta, he) traduko de la sekva kolekto aperos baldaŭ!

Tiu muziko dancemigas min.
Mi konsentas. La granda bedaŭro de mia vivo estas ke mi ne sufiĉe ofte iris al salonoj kaj kortoj por esti bona dancanto.
Ni ne estas ĉe la korto, do dancu!
Mi ne aŭdacus igi min spektaklo!
Konfesu, anstataŭe, ke vi hontus vidiĝi kun eta ordinarulino.

Ili ne aspektas militemaj.
Ilia ŝipo ege bizaras.
Neniu pafu sen mia signalo.
Ili rimarkas nin.
Ili venas al ni.