| | russ ( |
orgojlofoiro
Mi kaj
willyumtx vidis la filmon Orgojlofoiro, kiu estas interesa ĝuebla filmo, kun multaj personoj kaj intrigoj, dum intervalo de multaj jaroj, laŭ la tradicio de multaj britaj romanoj el la deknaŭa jarcento. Ĉi tiu nova versio supozeble pliafabligas la ĉefan personon, Becky Sharp, kiu estas sufiĉe ŝatebla sed ankaŭ tre ambicia socie. (Mi legis ke en la romano de Thackeray, ŝi estas neŝatebla malheroino.) Mi ŝatas la filmtraktadon de ŝi - interesas ke ŝi iom orgojle volas sukcesegi socie, sed baze ne estas malbona homo. Miaopinie, tio montras kiel la stultaj reguloj kaj antaŭjuĝoj de socio vundas ĉiujn. Post malriĉa juneco, ŝi renkontas diversajn fraŭlojn; finfine ŝi edziniĝas kun unu el ili, sed tio ne satas ŝin; ŝi volas cirkuli inter la aristokratoj. La intrigoj okazas kun fono de la napoleonaj militoj. Ĉar la reĝisoro Mira Nair (kiu ankaŭ verkis la bonegan Musona Nupto) estas barata, ŝi alportas interesan vidpunkton al la rakonto, kiu efektive havas kelkajn baratajn scenojn kaj temojn (kelkaj viroj en la filmo estas soldatoj kiuj havas postenon en Barato). Ĉar min interesas Barato, mi ĝuis tiujn partojn. Se vi (kiel mi) ĝuas tiajn vagajn historiajn filmojn, mi rekomendas ĝin. Mi nun volas legi la libron... sed supozeble temas pri 900 paĝoj... ho ve!
- Post a new comment
- 0 comments
- Post a new comment
- 0 comments