russ (goulo) wrote,
russ
goulo

Pekino (antaŭ la UK)

La pekina parto de mia vojaĝo certe estis la plej mirinda! Temas pri ambaŭ Ĉinio kaj pri la Universala Kongreso de Esperanto. Unue mi renkontis Ĉinion mem. Ĉi tio estis mia unua fojo vojaĝi sole al tia fremda lando, kie mi ne povas paroli la lingvon (nu, mi studis la ĉinan, sed mi ankoraŭ aĉas). Mi iom timis ĉar mi tute ne sciis, kio okazos. Mi flugis el Vankuvero per ĉina aviadaservo, kaj mi estis unu el la nur kelkaj neĉinoj en la aviadilo, kaj la anoncoj kompreneble estis ĉinaj, iam kun mallonga versio en la angla poste. Mi ekkonstatis ke ja ĉi tiu estos tre interesa sperto.

Mi alvenis en Pekino merkrede kaj ne havis grandajn problemojn en la flughaveno. Entuziasma ulo konvinkis min uzi sian taksiservon (kaj mi poste konstatis ke ili tute trompis min kaj petis tro da mono por la rajdo al la hotelo, sed ne tre gravas.) La rajdo de la flughaveno estis mirinda - min surprizis la granda nombro de arboj je la strato, kaj la tute griza nebula ĉielo. Mi jam aŭdis ke la poluaĵo malbonas en Pekino, do mi supozis ke la griza nebulo temis pri poluaĵo. La taksiŝoforo ne parolis la anglan, kaj mi nur provis iomete paroli la ĉinan, kaj tiam mi simple spektis la diversajn aferojn tra la fenestro dum la rajdo. Mi sentis kiel mi eniris tute alian malsaman mondon.

Ĉiukaze, mi atingis la hotelon eble je la sesa horo, kaj mi decidis aĉeti mapon en la hotelon kaj esplori piede ĉirkaŭ la hotelregiono. Mi tute miris pri la fremda sperto. Mi estis la sola neĉino, kiun mi vidis en la hotelo, sur la strato, ĉie. Estis tre stranga sperto. Mi pli forte konstatis ol antaŭe la sperton esti en rasa malmulto en lando. Mi divenis ĝuste kien mi devas iri por trovi la UK-kongresejon, kaj post tio mi daŭre esploris, promenante eble 2 aŭ 3 horojn. Kelkaj stratvendistoj provis energie vendi al mi kopiojn de filmoj je DVD, sed plejparte homoj ne ĝenis min. Mi feliĉis ke mi trovis fotobutikon kun amikema servisto kiu movis miajn fotojn sur lumdiskon tre rapide kaj malmultkoste (15 juan, kiu estas proksimume malpli ol du usonaj dolaroj). Mi vagis, mi vidis, mi miris. Mi ne povas bone klarigi la tutan strangecon de la sperto!

Ankaŭ mi tuj rimarkis ke ja estas pli da bicikloj en Pekino ol en tipa usona urbo; tio plaĉis min. Kaj ofte la bicikloj tiras grandan ŝarĝon de varoj aŭ infanoj, ktp. Finfine mi revenis hejmen kaj enlitiĝis. Mi konfesas ke mi ne vespermanĝis ĉar mi ne volas lukti kun mia aĉa ĉina lerteco!

Ĵaŭdon mi esploris pli serioze, kun plano. Mi decidis marŝi suden (mia hotelo estis en norda parto de Pekino) al la urbcentro, precipe por viziti la Imperiestran Palacon. Mi ĝuas promeni en nova urbo, ĉar miaopinie tio estas plej bona kaj agrabla metodo por akiri senton de la urbo kaj vidi multajn diversajn aĵojn. Do mi ekmarŝis suden, kaj unue mi sekvis grandan straton. Mi rimarkis multajn diversajn aferojn, ekzemple mi memoras ke ne estas multa stratarto aŭ grafito, kaj mi vidis maljunulino kiu pentris por kovri iun grafiton tiumatene. Finfine mi atingis belan akvokanalon kun parko apud ĝi. Mi daŭris suden, kaj eniris malbelan malriĉan straton Jiugulou Dajie kun multaj detruitaj domoj. La malsimileco inter apudaj lokoj en Pekino ofte interesis al mi: granda moderna konstruaĵoj kaj tute triamondaj domaĉoj. (Memorigas min iom pri vojaĝo al Sovetunio dum lernejo, pro la miksado de grandiozaj konstruaĵoj kun malriĉaj domoj.) Mi preterpasis kelkajn interesajn turismajn lokojn, sed ne havis la tempon por resti en ili, ĉar mi volis atingi mian celon.

Sur la vojo mi rimarkis taŭgaspektan restoracion, kaj nun mi tre malsatis, do mi eniris. Ja la kelnero ne sciis la anglan, do mi klarigis per mia aĉa ĉina ke mi ŝatus tofuon, sen viando ĉar mi ne manĝas viandon, kaj ankaŭ mi volus trinki fruktosukon. Li komprenis, kaj mi feliĉis pri mia unua vera sukceseto pri la ĉina. Li alportis tre bongusto fragosukon, kaj teleron kun multa bongusta tofuo (sed neniuj legomoj - mi naive supozis ke kompreneble la manĝaĵo ne enhavus nur tofuon, ha.) Post tio, mi daŭris suden. Finfine mi atingis grandan monteton kiu estas parko norde de la Imperiestra Palaco, kaj mi pagis por eniri. Ĉi-regiono ankaŭ mi unue multe suferis de la aĉaj stratvendistoj, ĉar estas turisma regiono. En la parko mi grimpis krutan monteton kaj vizitis tri (el kvin) templojn sur la monteto. Oni havas bonan vidaĵon de la tuta urbo. La ĉielo ankoraŭ tre grizis kaj nebulis. Ankaŭ la vetero sufiĉe varmis, kaj mi rimarkis ke ofte la viroj levas la ĉemizojn, por ke la nuda ventro pli libere ŝvitu kaj malvarmigu la korpon. Oni portas ĉapon ege malpli ofte ol en Usono (krom kelkaj maljunuloj, kaj kelkaj knaboj kiuj ŝajne volis aspekti pli okcidentaj), sed pli ofte uzas ombrelon kontraŭ la suno.

Tiam mi esploris la parkon plue, ekzemple mi serĉis la peonioĝardeno, sed bedaŭrinde ne estis floroj nun. Tiam belulino invitis min (en la angla) al teceremonio. Mi kaprice eniris, kvankam mi suspektis ke temis pri tromultkosta turisma afero. Estis granda butiko en la parko, kaj alia servistino prezentis al mi diversajn teojn, kaj fakte ili tre interesis kaj bongustis. La teservistino parolis la anglan rimarkeble pli bone ol la plejmultoj da ĉinoj, kiujn mi renkontis, do tio ankaŭ sugestas ke la afero estas por turistoj! Ŝajnis ke la ceremonio mem senpagis, do mi decidis aĉeti iom da teo. Mi ne jam alkutimiĝis al la ĉina mono, do mia menso estis ankoraŭ en la modo ke "feria mono estas luda mono"! Mi elspezis tro multan monon tie, sed akiris sakon de diversaj bonaj teoj. Mi precipe ŝatis la dolĉan liĉiteon. Sed nun mi portis maloportunan sakon plenan je teo, do mi eĉ pli evidente estas bona celo por la aĉaj stratvendistoj en la regiono, ho ve. Ĉiukaze, mi promenis mallongadistance al la Imperiestra Palaco kaj eniris.

Ĉi tiu loko mirindas. Estas tre vasta, kun multaj konstruaĵoj. Supozeble estas 9999 ĉambroj (ne 10000 ĉar la Imperiestro ne estas tiom perfekta, kiom la dioj). Mi vagis longatempe tra la diversaj konstruaĵoj kaj placoj. Estis multaj turistoj - ĉi tie mi finfine vidis aliajn neĉinojn, kaj multajn el ili! Unufoje ĉina knabo alvenis min kaj petis foto kun mi kaj li - ŝajne la nura fakto ke mi estis fremdulo sufiĉe interesis al li. Mi pagis pli da mono por eniri muzeon en la palaco, kiu havis multajn juvelojn kaj aliaj artaĵojn, tre interese. Ankaŭ estis eta ĝardeno kaj aliaj aferoj krom la imponaj konstruaĵoj. Estis multaj bronzaj statuoj, akvujoj, ktp.

Finfine mi eliris, kaj promenis rapide por eskapi la vendantajn ĝenulojn je la palaco. Laŭ miaj gvidlibroj, estis apuda artmuzeo; mi atingis ĝin, sed ĝi jam fermiĝis por la tago. Mi provis trovi artgalerion apud la palacon, sed neniam povis trovi ĝin. Mi hazarde trovis iom faman straton kiu havas multajn stratmanĝvendistojn. La lokaj loĝantoj ŝajne manĝemas tie, kaj estis multaj diversaj manĝaĵoj, precipe nevegetaraj, inkluzive de marbestoj kiel iom grandaj polpoj kaj rajoj. Mi singarde evitis stratmanĝon dum mia tuta vizito, por ke mi ne malsaniĝu, kaj tiu strategio funkciis, hura. (Multaj amikoj avertis min pri tiu afero antaŭ ol mi vizitis Ĉinion.) Se mi resti pli longan tempon tie, mi manĝus multan stratmanĝon frue kaj simple akceptus ke mi loĝas en la necesejo dum semajno kun terura lakso, kaj poste mi ĝuus la multajn semajnojn aŭ monatojn en Ĉinio senzorge... sed ĉar mi nur havis 10 tagojn, mi tute ne volis malsaniĝi!

Mi ekpromenis norden, kaj mi marŝis tra longan parkon en unu ĉefa bulevardo multajn blokojn - tre agrable parko. Fakte Pekino havas multajn agrablajn parkojn, kaj oni faras tajĝiĉuan, ludas ŝakludon, lernas baldancadon, ktp en la parkoj. Mi esperis vidi goludantojn, sed tio neniam okazis, bedaŭrinde: ŝajnas ke ŝakludo pli popularas ol goo, spite de la fakto ke goo (weiqi) kreiĝis en Ĉinio originale.

Ankaŭ mi pasigis iom da tempo per spektado de kajtoj. La Pekinanoj ŝatas kajtojn! Unu viro havis tre grandan tre altan kajton. Post li subigis ĝin, proksime super granda aŭtovojo, kaj mi scivolis ĉu li fuŝus kaj faligis la kajton en la trafikon kaj kaŭzi akcidenton! Sed ne, li regis la kajton bone.

Mi kalkulas ke mi promenis eble 12 mejlojn do miaj piedoj volas ĉesi marŝi. Do mi eniris restoracio por vespermanĝi kaj ripozi. La kelnerinoj alportis al mi multajn diversajn manĝaĵojn, kaj kelkfoje montris kiel oni manĝas ilin. Estis ovetojn, kaj freŝaj liĉioj (tre bongustaj) kaj aliaj aferoj. Poste mi decidis provi la buson. Mia mapo montris iom ambigue la busnumerojn, kaj mi pensis ke la 104 taŭgus por mi. Mi trovis stacion, kaj restis. Ĉinino ankaŭ ĉeestis, do mi demandis al ŝi en miksado de ĉina kaj angla ĉu tiu buso iris al Beichen Donglu (strato apud mia hotelo), kaj ŝi kapneis kaj klarigis ke mi volas 108, do mi feliĉas ke mi demandis. La buso nur kostis unu juan (duonon usonan dolaron), tre agrable prezo ja. Mi klarigas en la ĉina al la kondukistino (kiu ricevas la monon, anstataŭ la ŝoforisto) ke mi volis Beichen Donglu kaj ŝi komprenis kaj helpis mi kompreni kiam mi devas eliri la buson. Estis multaj homoj en la buso, tre ĥaosa.

Tiel finiĝis mia unua plena tago, kaj mi sentis ke estis granda amuza sukceso. En la dormĉambro, mi spektis ĉinan televidon por akiri pli bonan senton kiel sonas la lingvo kaj espereble lerni iomete. Estis ankaŭ kulture interese, vidi la novaĵraportojn. Ekzemple estis multa novaĵo pri Bush kaj Kerry kaj la 9/11-raporto ktp. Certe la usona novaĵo ne parolas tiom multe pri ĉinaj aferoj.

Plejparte la hotelo plaĉis, sed unu lumo ĉesis funkcii, kaj iutage mi nur havis varmegan akvon, neniun malvarman akvon, do mi ne povis duŝi min pro la bruliganta temperaturo de la akvo! Bonŝance la hotelo riparis tiun problemon antaŭ kiam mi revenis vespere.

Venontan tagon (vendredon) mi decidis viziti Taan templon Dongyue kie supozeble estas akrobatoj en la mateno. Mia maldekstra piedo havis veziketon pro la longa marŝo hieraŭ, sed ne tre gravis. Mi rajdis buson al metrostacio, kaj rajdis la metroon unuafoje, kiu ankaŭ amuzis kaj funkciis sufiĉe bone kaj nur kostis 3 juan (tre malmultkosta laŭ usona mezuro). Mi eliris metroon je la orienta flanko de la linio (la metroo estas cirklo cirkaŭ la mezurbo) kaj promenis kelkajn blokojn al la templo. Fakte, ne okazis akrobatan spektaklon, bedaŭrinde, sed tamen mi ĝuis la viziton. Estis multaj scenoj (aŭ "departamentoj") en ĉambroj kun statuoj, kiuj ilustris diversajn tradiciajn religiajn rakontojn kaj ideojn. Iuj el la personoj estis stranga monstroj kaj aliaj bestoj. Plue oni vidas nekredeblan nombron da preĝsignoj ĉie, kiun oni aĉetas kaj lasas en la templo. Ili estas ruĝa ligna signetoj, proksimume la grandeco de papermono. Estis muroj tute kovritaj per la ruĝaj preĝaĵoj. La templo ankaŭ havis muzeojn kun diversaj bildoj kaj aĵoj, inkluzive de kelkaj metalaj kaj lignaj enigmoj, similaj al tradiciaj enigmoj el mia propra juneco, ekzemple lignaj partoj por krei sferon.

Post tio mi promenis suden por atingi alian parkon Ritan, kiu mia libro rekomendis. Sur la vojo, mi hazarde pasis tra ŝajne rusa regiono, kun rusaj restoracioj kaj butikoj - iom surprize. La parko Ritan ja estis tre agrable. (Denove estis peonioĝardeno, kie mankis peonioj.) Mi pasigis multan tempon tie per esplorado kaj ripozado. Mi aŭdis muzikon, kaj trovis maljunulojn kiuj ŝajne simple renkontis tie por ludi kune. Estis ĉina instrumento erhu (mi pensas) kaj kantistoj en "buĉa pavilono". Mi aŭskultis eble duonan horon, kaj poste esploris cetere. Estas granda altaro por oferi al suno, kaj murego kun bela murarto, kaj diversaj montetoj kaj arbaretoj. Finfine mi eliris por trovi apudan artgalerion, pri kiu mi legis en gvidlibro. Temis pri moderna arto, ĉefe pentraĵoj, kaj mi ĝuis ĝin. Mi ankaŭ trovis eraron: unu pentraĵo havis signeton kun titolo, kaj libro pri la artisto diris kaj alia pentraĵo havas tiun titolon, do mi demandis al la galeriestrino. Ŝi ne parolis la anglan, kaj mi tute ne povis klarigi en la ĉina ke la libro kaj la signo malkonsentas pri la pentraĵo, do mi simple gestis kaj montris la signon kaj libron, do ŝi finfine konstatis kaj forprenis la signon de la muro por solvi la problemon. :)

Mi promenis suden por atingi alian pli faman artgalerion, sed la distanco longis, do mi nun decidis provi rikoŝon. Mi montris sur la mapo mian celon, kaj li skribis sur paperon ke la kosto estos 10 juan - bone, tiu estas nur proksimume unu usona dolaro. Ni estis en ambasada kvartalo, kaj mi rimarkis ambasadejojn de diversaj landoj, kaj plimalpli multaj neĉinoj ol kutime. La rikoŝo preterpasas aron de (ŝajne) usonanoj kaj belulino el ili diris "Hello!" al mi. Estis strange, ĉar mi jam alkutimiĝis al la neangla stato de la vizito Pekina! Finfine la rikoŝisto lasis min je iu loko kiu fakte ne estis kie mi volis esti. Aŭ li miskomprenis min aŭ li trompis min. Mi promenis plue suden apud grandegan straton kun multa trafiko kaj finfine trovis la lokon de la galerio Ruĝa Pordego, kiu estas en historio fortika turo. Stranga loko. Mi eniris kaj surpriziĝis denove kiam galeriestro parolis al mi britan anglan. Ni parolis kelkajn minutojn, tiam mi esploris la konstruaĵon, kiu enhavas modernan arton kaj ankaŭ historian muzeon. Finfine mi foriris kaj daŭris okcidenten.

Mi malsatis, kaj estis en tre moderna okcidenta regiono de Pekino, kaj mi provis kelkajn restoraciojn kiuj ne malfermis, do mi eniris grandan butikejon kaj trovis japanan restoracion. Poste mi aĉetis fruktoglacian trinkaĵon kaj vagis en la moderna butikeja bazaro, kiu similis al similaj grandaj modernaj bazaroj en Usono. Estis glacisketejo, kaj mi spektis la sketantojn kelkajn minutojn, agrable.

Poste mi daŭris suden por atingi la Templon de Ĉielo, alia fama vasta historia loko en la suda parto de la urbo. La promeno iom tedis kaj neinteresis - moderna strato, malpura, brua. Ekpluvis. La templa parko tre vastas ja, kaj mi tute ne havis sufiĉan tempon por esplori ĝin, bedaŭrinde, sed mi vidis multajn aferojn, inkluzive de rozĝardeno kiu iom memorigis min pri la Ĝardeno Butchart en Kanado. Ankaŭ mi hazarde aĉetis trinkaĵojn kiu havis fragosukon, kaj poste konstatis ke ĝi ankaŭ havas tomatosukon kaj kratagon! Stranga gusto ja. La kratago memorigis min pri la "tablo de strangaj manĝaĵoj" en mia lasta laborejo - bovineone ofte alportis ĉinan manĝeton kiu estis diskoj el kratago.

Sekve mi promenis okcidenten el la parko por trovi la Teatron Wansheng, kie estas bonega akrobata spektaklo. Mi aĉetis bileton (denove malmultkostis ol en Usono) kaj esploris la regionon (ĉar mi havis du horojn antaŭ la komenco). Ĝis nun, mi ne eniris la etajn vojetojn (hutong en la ĉina) do mi nun sufiĉe memfidis por esplori ilin. Mi preskaŭ rompis mian decidon ne aĉeti stratmanĝon, ĉar estis iujn ovojn kiuj aspektis tre bongustaj, sed mi rezistis. Mi ankaŭ sidis en moderna vojo apud kurba apartamenta konstruaĵo (kiu ial memorigis min pri franca strato) kaj skribis longatempe en taglibro (papera) kaj spektis homon kiu flugigis kajton. Finfine mi revenis al la teatro por spekti la akrobatojn.

Mi aĉetis pli multkostan "VIP"-bileton, kaj tio ŝajne temas pri Alamo-Drafthouse-stila servo, kun tablo antaŭ mi kaj servistino kiu alportas manĝetojn kaj teon. Eniris kelkaj aliaj turistoj neĉinaj ankaŭ, sed la plejmulto de spektantoj estis ĉinaj. Ĉiukaze, la prezentaĵo mem tute bonegas. Multaj diversaj akrobatoj kaj ĵonglistoj kaj biciklistoj kaj sintordistinoj ktp. Memorigis min pri Cirque du Soleil, sed pli malmultkosta, kompreneble! Estis tre ĝuebla evento.

Poste, mi promenis norden denove. Estis vendreda nokto, kaj la stratoj havis multajn homojn! Tre vigla amuza sperto. Nun mi vizitis kelkajn librobutikojn sur la vojo, kaj memfide demandis ĉu ili vendas golibrojn, ĉar mi volis aĉeti kelkajn malmultkostajn librojn kun vivo-kaj-morto-go-problemoj por doni al amikojn dum la gokongreso, sed bedaŭrinde ili ne havis iujn ajn librojn pri goo! (Krom unu butiko, kiu nur havis du, kaj ili ne estis problemlibroj sed teoriaj libroj kun tro multa ĉina teksto). Jen plia indiko ke weiqi ne sufiĉe popularas en sia hejmlando, bedaŭrinde... Sed mi feliĉis ke mi sukcese demandis pri "weiqi-shu" kaj ili sufiĉe bone komprenis, plejparte. Kvankam mia ĉina aĉas, mi ne tute malesperas! Mi finfine rajdis la metroon cirkaŭ al la nordan parton kaj tiam la buson al mia hotelregiono, kaj tiam aĉetis akvon en boteloj por mia ĉambro (oni ne trinku la akvon el la krano se oni ne volas malsaniĝi...) Ekscitiĝas min ke la du tagoj estis tiom bonegaj, kaj ankaŭ ke morgaŭ komenciĝos la UK...
Subscribe

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 5 comments